Endre Szemerédi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Endre Szemerédi [semerEdi], hungare Szemerédi Endre estas elstara hungara matematikisto.

Endre Szemerédi en 2010

Endre Szemerédi naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Szemerédi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li eklaboris en instituto. Inter 1967-1970 li plulernis en Moskvo. Ekde la 1980-aj jaroj li aktivadas ankaŭ en usonaj universitatoj. En 1987 li iĝis ano de la Hungara Scienca Akademio, en 2010 li ricevis similan anecon de Usono. Li ricevis Abel-Premion en 2012, ĝis tiam pli frue ankaŭ aliajn premiojn, inter ili eksterlandajn.

Liaj fakverkoj (angle, ofte kun iu alia)[redakti | redakti fonton]

  • On Sets of Integers Containing no Four Elements in Arithmetic Progression (1969)
  • Proof of a Conjecture of P. Erdos, Combinatorial Theory and its Applications, II, 1969
  • Hamilton Cycles in Random Graphs, Infinite and Finite Sets, (1973)
  • On Sets of Integers Containing no k Elements in Arithmetic Progression (1975)
  • Triple Systems with no Six Points Carrying Three Triangles, (1978)
  • A Note on Ramsey Numbers (1980)
  • A Dense Infinite Sidon Sequence (1981)
  • A Lower Bound for Heilbronn’s Problem (1982)
  • Extremal Problems in Discrete Geometry (1983)
  • Undirected Connectivity in O(log^1.5 n) Space (1992)
  • Blow-up Lemma (1997)
  • Proof of a Conjecture of Bollobas and Eldridge for Graphs of Maximum Degree Three (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio