Enese
El Vikipedio
Enese (eneŝe) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo estas hungara familia nomo.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9143
- Telefonkodo: 96
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 1770
Situo [redakti]
La komunumo situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Csorna troviĝas 17, Győr 20, Mosonmagyaróvár 33 km-ojn.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj romianoj vivis tie. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo detruiĝis kelkfoje.
Vidindaĵoj [redakti]
La komunumo havas katolikan preĝejon el 1895 kaj luteranan preĝejon. Aliaj vidindaĵoj estas nobeldomoj kaj muzeo pri pupoj.
