Entuziasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Entuziasmo (de la greka [ἐνθουσιασμός] enthousiasmos) originale kun signifo de inspiroposedo de dia inspiro aŭ pro la ĉeesto de dio. Laŭ PIV, entuziasmo estas "emocia fervoro kaj arda emo al io." En komuna uzado la termino povas esti komprenata ĝenerale kiel intensa ĝojo, intereso, aŭ aprobo.

Historia uzado

Origine Entuziasmulo estis persono posedita de dio. Aplikata de Grekoj al manifestado de dia posedo, de Apolono, kiel ĉe la aŭguristino, aŭ de Dionizo, kiel ĉe la Bakĥantinoj kaj Menadoj, la termino entuziasmo estis uzata anakŭ en imagata senco. Tiele Sokrato parolis pri la inspiro de poetoj kiel formo de Entuziasmo.

La historia uzado de tiu termino rilatas al kredo en religia inspirado, aŭ en intensa religia ardo aŭ emocio. Tiele sekto de Sirio de la 4-a jarcento estis konata kiel la Entuziasmuloj. Ili kredis je konstanta preĝo, asceta praktiko kaj kontemplado, homoj povus esti inspirita de la Biblio, de la Sankta Spirito, spite la reganta diablospirito, kiun ties falo donis al li. Kelkaj protestantaj eklezioj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj estis nomitaj entuziasmaj. Dum la jaroj tuj post la Glora Revolucio en Britio, "Entuziasmo" estis brita pejorativa termino por la defendo de ĉiu ajn politika aŭ religia tendenco publike. La Reĝa Societo de Londono regulis, ke ĉiu ajn persono diskutanta pri religio aŭ politiko en kunsido de la Society estu forigita pro esti "Entuziasmulo." Dum la 18-a jarcento, popularaj Metodistoj kiel John WesleyGeorge Whitefield estis akuzita pro blinda entuziasmo (tio estas fanatikismo).

Moderna uzado

En nuntempa uzado, entuziasmo estis perdinta sian religian signifon. Ĝi nune signifas tutkoran adoron al idealo, kaŭzo, studo aŭ celo, aŭ eĉ simple estis videble ekscitita pri sia faro. Foje la termino implicas partian blindan adoron al malfacilaĵoj aŭ malhelpoj. Verkisto de scienco-fikcio nome Thomas M. Disch iam sugestis, ke la mistikaj spertoj de verkisto Philip K. Dick povus esti priskribitaj kiel formo de enthousiasmos.

Entuziasmulo aludas ankaŭ al "Tipo Sep" de la personecaj tipoj. Homoj kiuj estas ene de tiu moderna difino de "Entuziasmuloj" estas aventuremaj, konstante laboremaj kun multaj aktivaĵoj per la energio kaj entuziasmo de la Puer Aeternus ("konstanta infano" en la latinakomplekso de Peter Pan). Optimisme ili vivas la vivon pro ties ĝojoj kaj miras pro ĝi, sed pesimisme ili falas el nova sperto al alia kaj estas tro okupitaj por kontentiĝi.

The termino estas foje uzata por priskribi la konduton de fervora subtenanto de variaj aktivecoj aŭ organizaĵoj, game el ĉasemuloj al drinkemuloj aŭ diboĉuloj.

Referencoj

Literaturo

  • Daniels, M.D., The Essential Enneagram, Novjorko, HarperCollins, 2000.
  • Ronald Knox. Enthusiasm. Oxford: The Clarendon Press
  • John Locke. An Essay Concerning Human Understanding. vol. 2. New York: Dover Publications
  • Susie Tucker. Enthusiasm: A Study in Semantic Change. London: Cambridge University Press

Eksteraj ligiloj