Epimeteo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Epimeteo.

En la helena mitologio, Epimeteo (en malnova greka: Ἐπιμηθεύς / Epimêtheús, "tiu, kiu pripensas poste") estis titano, filo de Japeto kaj Temiso. (Laŭ aliaj fontoj, naskis lin Klimena) kaj frato de Prometeo, Atlaso kaj Menetio.

Epimeteo komisiiĝis disdoni kapablecojn necesaj por vivo al ĉiuj estaĵoj, sed, malantaŭvidema, li ĉion donis al la bestoj kaj nenio restis por la homoj. Lia frato Prometeo, por kompensi tiun mankon, donis al homoj la artojn, la teknikojn, kaj la fajron [1].

Malgraŭ la konsiloj de Prometeo, Epimeteo akceptis Pandoran, la virino kreita de la gedioj, kiu alportis en sia skatolo ĉiujn malbonojn per kiuj Zeŭso sin venĝis kontraŭ la homoj.

Epimeteo kaj Pandora naskis filinon: Pira, kiu edzigis Deŭkalionon.

Notoj kaj referencoj

  1. laŭ Platono, Protagoras, 320c-321d. el La vivanta muzeo de Antikveco (france)

Eksteraj ligiloj

grekefrance Apolodoro: detala biblioteko (libroj 1, 2, 3, epitomo) grekefrance Epimeteo kaj Prometeo (el "Mitoj kaj pensoj") grekeangle Ἐπιμηθεύς Epimeteus