Eragrostis curvula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eragrostis curvula

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Kloridoidoj Chloridoideae
Genro: Eragrostis Eragrostis
Eragrostis curvula
(Schrad.) Nees
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eragrostis curvula estas plurjara, malofte jara greso en la genro eragrostidoj, uzata kiel brutnutraĵo.

Bildo de la planto
En sia habitato
Bildo de la planto
De proksime

Arealo[redakti | redakti fonton]

Devenas de sudorienta Afriko, sed estas ennaturiĝinta en Argentino, Aŭstralio, suda Usono, kaj Kanarioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas plurploida specio, kun fotosintezo C4, herba, plurjara, foje atinganta altecon de 1.9 metroj, kaj tigariĝa. La radiko estas fasketeca, ergotohava, foje atinganta profundecon de 4 metroj kaj vastiĝan radion de 3 metroj. La tigo estas stara, cilindra, kaj senhara. La folioj koncentriĝas ĉe la bazo kaj estas plurjaraj, alternaj, liniformaj kaj glatrandaj. La ligulo distingeblas pro havo de linio de haroj. Las floraroj estas paniklaj, 9- ĝis 35-centimetraj kun spiketoj verde grizaj, kun floroj ŝirmataj per senaristaj brakteoj. Ĝi generas precipe per semoj kaj malpli ofte per stolonoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Eragrostis curvula estas tre invadema. Ĝia instaliĝemo kun la profundeco de ĝiaj radikoj igas ĝin utila kiel kontraŭerozia kaj grundfiksa planto. Pro ĝia rezistemo al fajro kaj paŝtado, ĝi estas uzata kiel nutraĵo por brutoj, aparte por afrikaj.

Mediaj bezonoj[redakti | redakti fonton]

  • Temperaturo: Optimume 17-32 ⁰C. La specio estas rezistema al glaciiĝoj.
  • Grundo: Prefere kun meza-sabla teksturo, bone drenata, kun pH inter 7 y 8.5. La specio estas saltolera.
  • Alteco: Kreskas inter 0 kaj 3.500 metroj.
  • Pluvokvanto: Minimume 300 mm. La specio rezistas sekon, tamen ne longajn inundojn.
  • Fotoperiodo: ne influas floradon.
  • Ombro: meza toleremo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Eragrostis curvula estis priskribita de Heinrich Adolph Schrader Nees en Florae Africae Australioris Illustrationes Monographicae 397. 1841.[1] La specinomo curvula signifas "kurbeta" aŭ "eta kaj kurba" en la latina.

Sinonimaro
  • Eragrostis chloromelas Steud.
  • Eragrostis filiformis (Thunb.) Nees
  • Eragrostis huillensis Rendle
  • Eragrostis jeffreysii Hack.
  • Eragrostis lehmanniana var. ampla Stapf
  • Eragrostis poa Stapf
  • Eragrostis procerior Rendle
  • Eragrostis pubiculmis Jedwabn.
  • Eragrostis robusta Stent
  • Eragrostis subulata Nees
  • Eragrostis thunbergiana Steud.
  • Eragrostis thunbergiana var. atrata Schweinf.
  • Eragrostis valida Stent
  • Poa atrovirens Nees
  • Poa capensis Steud.
  • Poa curvula Schrad.
  • Poa filiformis Thunb.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eragrostis curvula.
  2. Eragrostis curvula. Arkivita el la originalo je 2021-06-25. Alirita 2021-06-25.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • CONABIO. 2009. Catálogo taxonómico de especies de México. 1. En Capital Nat. México. CONABIO, Mexico City.
  • Correll, D. S. & M. C. Johnston. 1970. Man. Vasc. Pl. Texas i–xv, 1–1881. The University of Texas at Dallas, Richardson.
  • Cronquist, A.J., A. H. Holmgren, N. H. Holmgren & Reveal. 1977. Vascular Plants of the Intermountain West, U.S.A. 6: 1–584. In A.J. Cronquist, A. H. Holmgren, N. H. Holmgren, J. L. Reveal & P. K. Holmgren (eds.) Intermount. Fl.. Hafner Pub. Co., New York.
  • Darke, R. 1999. Color Encycl. Ornam. Grasses 1–325. Timber Press, Portland.
  • Davidse, G. 1994. 83. Eragrostis Wolf. 6: 263–272. En G. Davidse, M. Sousa Sánchez & A.O. Chater (eds.) Fl. Mesoamer.. Universidad Nacional Autónoma de México, México, D. F.
  • Davidse, G., M. Sousa Sánchez & A.O. Chater. 1994. Alismataceae a Cyperaceae. 6: i–xvi, 1–543. In G. Davidse, M. Sousa Sánchez & A.O. Chater (eds.) Fl. Mesoamer.. Universidad Nacional Autónoma de México, México, D. F.
  • Edgar, E., H. E. Connor & J. E. Shand. 1991. Checklist of oryzoid, arundinoid, and chloridoid grasses naturalised in New Zealand. New Zealand J. Bot. 29: 117–129.
  • Espejo Serna, A., A. R. López-Ferrari & J. Valdés-Reyna. 2000. Poaceae. Monocot. Mexic. Sinopsis Floríst. 10: 7–236 [and index].
  • Filgueiras, T. S. 1991. A floristic analysis of the Gramineae of Brazil's Distrito Federal and a list of the species occurring in the area. Edinburgh J. Bot. 48: 73–80.
  • Flora of China Editorial Committee. 2006. Flora of China (Poaceae). 22: 1–733. In C. Y. Wu, P. H. Raven & D. Y. Hong (eds.) Fl. China. Science Press & Missouri Botanical Garden Press, Beijing & St. Louis.
  • Forzza, R. C. 2010. Lista de espécies Flora do Brasil https://web.archive.org/web/20150906080403/http://floradobrasil.jbrj.gov.br/2010/. Jardim Botânico do Rio de Janeiro, Río de Janeiro.
  • Mateo Box, J.M. 2005. Prontuario de Agricultura. Cultivos Agrícolas. Mundiprensa.
  • San Miguel Ayanz, Alfonso. 2008. Gramíneas de interés para la implantación de praderas y la revegetación de zonas degradadas. Ecología y pautas básicas de utilización. Departamento de Silvopascicultura. E.T.S. Ingenieros de Montes. Universidad Politécnica de Madrid.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]