Erao de Arpadidoj
La erao de Arpadidoj daŭras de la ŝtatofondiĝo (1000) ĝis 1301 (formorto de vira branĉo de Arpadidoj), pli precize ĝis morto de Andreo la 3-a. Ĝi komenciĝis kun Stefano la 1-a (Hungario) kaj finiĝis kun Andreo la 3-a. Tiu erao daŭris 301 jarojn, dume 23 reĝoj regis. La sekva erao nomiĝas miksdinastia erao.
La frua Arpadida erao daŭras de Stefano ĝis invado de la tataroj (1000-1241), tiam evoluo de la lando estis ĝenerale kontinua. Ĝi estas karakterizita per forta centralizita potenco.
Komenciĝis la malfrua erao de Arpadidoj kun rompiĝo kaŭzita de la tatara invado kaj la rekonstruo kaj finiĝis kun morto de Andreo la 3-a (1241-1301). Potencoj de Béla la 4-a kaj liaj posteuloj pli kaj pli malpliiĝis kontraŭ la nobelaro, ĉefe kontraŭ la magnatoj, tial oni ne povis restarigi la centran potencon, nur dum regado de Karolo la 1-a (Hungario).
La plej gravaj reĝoj de Arpadidoj
- Stefano la 1-a (Hungario), kiu fondis la kristanan ŝtaton, baldaŭe li estis sanktulo
- Ladislao la 1-a (Hungario), kiu unuigis Hungarion kaj Kroation, defendis la landon de la kumanoj, baldaŭe li estis sanktulo
- Kolomano (Hungario), kiu havis hungare la epiteton "libra" pro la saĝeco, okupis Dalmation kaj deklaris, ke sorĉistinoj ne ekzistas
- Béla la 3-a (Hungario), fama kavaliro
- Andreo la 2-a (Hungario), kiu manifestis buleon
- Béla la 4-a (Hungario), kiu post invado de la tataroj refondis la landon kaj konstruis ĉie fortikaĵojn
- Andreo la 3-a (Hungario), kiel lasta el la dinastio