Ernő Gerő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GERŐ Ernõ (naskiĝis kiel SINGER Ernő, la 8-an de julio 1898 Terbegec [hodiaŭ Trebušovce, Slovakio] – mortis la 12-an de marto 1980, Budapeŝto) estus hungara komunista politikisto, ekonomikisto, gvidanto dum la t.n. Rákosi-epoko. Li respondecas pri misagadoj dum la stalina epoko de Hungario (1949-1953) kun Mátyás Rákosi kaj Mihály Farkas.

Li junaĝe agadis en socialismaj, poste komunismaj junularaj movadoj, en 1919 batalis en la hungara Ruĝa Armeo. Li fuĝis en 1919 al Vieno, poste al Bratislavo, Bukareŝto. Oni arestis lin en 1922 en Budapeŝto kaj kondamnis je 15-jara prizono, sed en 1924 transdonis al la Sovetunio.

Li agadis inter kadroj de la internacia laborista movado inter alie en Francio, Belgio, Finnlando, Portugalio, Jugoslavio. Li kaŭzis morton de multaj anoj de la Internaciaj Brigadoj kiel komisisto de la soveta sekretservo, dum la hispana enlanda milito. Li agadis dum la dua mondmilito en la Kominterno.

Li revenis en Hungarion en 1945 kun aliaj komunistaj gvidandoj de la elmigrejo. Li estis gvidanto en la komunita partio kaj en la registaro. Li direktis la ŝtatigojn, ekonomian ministerion en diversaj pozicioj.

Post forigo de Mátyás Rákosi, ekde julio de 1956 ĝis 25-a de oktobro, li estis unua sekretario de la komunista partio.

Li akrte atakis la revulucion en radioparolo (23-an de oktobro) poste fuĝis al Moskvo. Li vivis ĝis 1960 en al Sovetunio, poste hejmenvenis kaj tiam la partio ekskludis lin pro la misagadoj (1962). Li vivis ĝismorte retiriĝante, okupiĝante per tradukado. Li estis ano de Hungara Scienca Akademio.