Ernő Gyarmati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Gyarmati
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1915 (1915-07-15)
en Budapeŝto
Morto 17-an de marto 1989 (1989-03-17) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Ernő Gyarmati [ernO djarmati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyarmati Ernő estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Ernő Gyarmati[1] naskiĝis la 10-an de marto 1916 (laŭ alia informo la 15-an de julio 1915) en Budapeŝto, li mortis la 17-an de marto 1989 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Gyarmati maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1934, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1938, en la sekva jaro li doktoriĝis, en 1941 magistratan diplomon. Post la unua diplomo li estis asistanto en la fakultato, iom poste lektoro. Intertempe en 1941 li estis hospitalestro pri malgrandaj bestoj. En 1948 li iĝis klinikestro kaj ambulancestro, post 4 jaroj li akiris ankaŭ medicinan diplomon. En 1952 li estis altrangigita docento (samtempe la Hungara Scienca Akademio aŭtomate akceptis lin kandidato), post 2 jaroj profesoro kaj katedrestro. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. En Novjorko lia medicina diplomo estis akceptita kaj laboris en hospitalo. Li emeritiĝis en 1987 havanta jam altan hospitalan statuson.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Klinikai elektrokardiográfos vizsgálatok kutyákon (disertaĵo, 1939)
  • Állatorvosi belgyógyászati diagnosztika (studenta lernolibro, 1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.