Ernest Orlando Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernest Orlando Lawrence

Ernest Orlando LAWRENCE (8-an de aŭgusto 1901, Canton, Sud-Dakoto, Usono27-an de aŭgusto 1958, Palo Alto, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1939 pro malkovro de la ciklotrono.

Lawrence atingis doktoran rangon en 1925 (Ph. D.) en Universitato de Yale kaj tie laboris kiel fizika adjunkto en 1927–28. Poste li laboris en la Kalifornia Universitato en Berkeley kiel adjunkto, ekde 1930 kiel universitata instruisto.

La principon de la ciklotrono, li elpensis en 1929, ĝin konstruis lia instruito M. Stanley Livingston. La ciklotrono akceligis protonojn je energio de 13.000 elektronvolto (eV). Lawrence decidis tiam konstrui duan ciklotronon, kiu akcelis je 1.200.000 eV. Tiu energio jam sufiĉis por nukleaj transformiĝoj. Lawrence en 1936 establis radian laboratorion en Berkeley por daŭrigi la eksperimentojn.

Oni sukcesis krei la unuan nenaturan kemian elementon teknecion per ciklotrono de Lawrence.

Lawrence produktis per la ciklotron – por medicina celo – radioaktivan fosforon kaj aliajn izotopojn inter alie radioaktivan jodon, per kiu oni unuafoje traktis la tiroidan trokreskon. Li enkondukis eĉ uzon de neŭtronfaskoj en traktado de la kancero.

Dum la dua mondmilito, li laboris en la Manhattan-plano pri elektromagneta riĉigo de la uranio. Lawrence ankaŭ patentigis kolorekranan bildotubon.

Li ricevis en 1957 Fermi-premion.

Oni nomumis estime je li la laboratorion Lawrence Berkeley; la Tutlandan Esplorinstituton Lawrence Livermore en Kalifornio kaj la 103-an kemian elementon, la laŭrencion.