Estudo do Esperanto - Disvastigado de tutmonda lingvo en Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estudo do Esperanto - Disvastigado de tutmonda lingvo en Brazilo estas eble la unua Esperanto-lernolibro en sudo de Brazilo eldonita de grava komerca presejo Globo de Porto Alegre. La libro havas 158 paĝojn. La aŭtoro, Viterbo de Carvalho, prezentiĝis sub plumnomo Kverko (traduko de lia familinomo, CARVALHO). La libro, malgraŭ kelkaj tipografiaj eraroj, estas bone farita.

La grafika aspekto de la libro estas sufiĉe bona; la libro estas bindita, kun la dorso el forta tolo kaj la kovriloj el forta kartono, sed la tipografia kompostado kaj la reviziado de la teksto prezentis multajn misojn kaj erarojn. Tio ege malhelpis la praktikan uzadon de la verko kaj certe tre ĉagrenis la aŭtoron.

La libro ege helpis la lernadon kaj disvastigadon de Esperanto en Suda Rio-Grando. Tiam, estis tre malfacile trovi didaktikajn ilojn por lernado de Esperanto en brazila internlando. La malmultaj libroj disponeblaj estis verkitaj en la franca lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]