Ettore Fasce
El Vikipedio
Ettore FASCE (mortis en 1966) estis pioniro de Esperanto en Ĝenovo, Italio, kie li kunlaboris kun Alfredo Stromboli.
Fasce i.a. tradukis lernolibron de Carlo Bourlet de la franca al la itala (1911) kaj adaptis la lernolibron de Michael Becker kaj Émile Grosjean-Maupin por italaj lernantoj (Manuale pratico di Esperanto, 1912). Plej konata estas lia traduko de la porjunularan romanon Cuore (Koro) de Edmondo De Amicis al Esperanto (1936). Malgranda eltiraĵo eniris "Italan Antologion" (1987).
Literaturo [redakti]
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Ettore Fasce en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
