Fajeze Haŝemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fajeze Haŝemi
perse: فائزه هاشمی رفسنجانی

Naskiĝo la 29-an de septembro 1958
en Ĥomo, Irano
v  d  r
Information icon.svg

Fajeze ĤAŜEMI (perse: فائزه هاشمی رفسنجانی ; naskiĝis la 29-an de septembro 1958, Ĥomo, Irano) — estas irana politikistino kaj ĵurnalistino. Ŝi estas la filino de eks-prezidanto de Irano Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani.

La aktivan politikan agadon Fajeze Haŝemi komencis en 1992. En 1996 ŝi estis elektita deputito de la Meĝliso de la kvina kunvoko laŭ Tehrana elekta distrikto. Fajeze Haŝemi ŝubtenadis la registaron de Mohammad Ĥatami, kreita en 1997. Ŝi estas la fondintino kaj ĉefredaktorino de la gazeto «Zan» («Virino»). Ŝi ekis la ĵurnalistan enketadon de la atako de anoj de la junulara radikala organizaĵo «Hizbulaho» kontraŭ ministroj Abdula Nuri kaj Ataola Mohaĝerani. Rezulte ŝi publikis materialojn, akuzintaj pri la komplieco al tiu Mohammad Reza Nagdi, la vickomandanton de la Fortoj de la ŝirmado de justordo. Kontraŭ ŝi estis farita la kriminala afero pro akuzo pri disvastiĝo de nerevizita informo. Tamen la asizo ne estis finita pro la fermo de la gazeto «Zan» fare de tribunalo post publikado de la intervjuo kun la edzino de eks-ŝaho de Irano.

Dum la parlamenta balotado en 1996 Fajeze Haŝemi subtenis Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, kiu penis iĝi la prezidanto de Meĝliso. Adeptoj de la akcelado de reformoj disvolviĝis la kampanjon pri diskreditago de Rafsanĝani kaj aliaj parencoj. Said Haĝarjan publikis en sia gazeto «Sobh-e Emruz» («Hodiaŭ matene») la materialojn de kaŝita kunveno de la estraro de la Partio de la servistoj de kreado, dum kiu Fajeze Haŝemi akre kritikis la agojn de la prezidanto Mohammad Ĥatami kaj de la ministro pri internaj aferoj Abdula Nuri. Ankaŭ laŭ postulo de Said Haĝarjan ŝi ne estis enregistrita en liston de la kandidatoj, subtenataj de reformistoj kaj rezulte de tiu ne ricevis necesan kvanton da voĉoj.