Faktorialo
El Vikipedio
| n | n! |
|---|---|
| 0 | 1 |
| 1 | 1 |
| 2 | 2 |
| 3 | 6 |
| 4 | 24 |
| 5 | 120 |
| 6 | 720 |
| 7 | 5040 |
| 8 | 40320 |
| 9 | 362880 |
| 10 | 3 628 800 |
| 11 | 39 916 800 |
| 12 | 479 001 600 |
| 13 | 6 227 020 800 |
| 14 | 87 178 291 200 |
| 15 | 1 307 674 368 000 |
| 20 | 2 432 902 008 176 640 000 |
| 25 | 15 511 210 043 330 985 984 000 000 |
| 50 | 3,04140932... × 1064 |
| 70 | 1,19785717... × 10100 |
| 450 | 1,73336873... × 101000 |
| 3249 | 6,41233768... × 1010000 |
| 25206 | 1,205703438... × 10100000 |
| 47176 | 8,4485731495... × 10200001 |
| 100000 | 2,8242294079... × 10456573 |
En la matematiko, faktorialo de natura nombro n estas la produto de la pozitivaj entjeroj malpli aŭ egalaj al n. Oni signas ĝin per n!, kion oni prononcas no faktoriale.
Enhavo |
[redakti] Difino
Oni aldone difinas 0! = 1, ĉar ĝenerale la produto de neniuj faktoroj estas konsiderata 1.
[redakti] Kombinatoriko
En kombinatoriko, faktorialo n! estas kvanto de permutoj de n eroj. Ekzemple:
- Por 1 ero {A} estas 1!=1 permuto:
- A
- Por 2 eroj {A,B} estas 2!=2 permutoj:
- AB BA
- Por 3 eroj {A,B,C} estas 3!=6 permutoj:
- ABC ACB BAC BCA CAB CBA
- Por 4 eroj {A,B,C,D} estas 4!=24 permutoj:
- ABCD BACD CABD DABC
- ABDC BADC CADB DACB
- ACBD BCAD CBAD DBAC
- ACDB BCDA CBDA DBCA
- ADBC BDAC CDAB DCAB
- ADCB BDCA CDBA DCBA
[redakti] Γ funkcio
Γ funkcio estas funkcio, difinita por ĉiuj reelaj aŭ kompleksaj argumentoj krom nepozitivaj entjeroj (0, -1, -2, -3, ...). Ĝi estas vastigaĵo de faktorialo. Se n estas nenegativa entjero (0, 1, 2, 3, ...), do
- Γ(n+1) = n!
Aŭ ekvivalente se n estas pozitiva entjero (1, 2, 3, 4, ...), do
- Γ(n) = (n-1)!
[redakti] Proksimuma kalkulado de Stirling
Proksimuma kalkulado de Stirling estas proksimuma formulo por faktoriala:
kie O estas granda O.
Pli simpla, malpli preciza sed iam uzebla estas formulo kun nur la unua membro de la proksimuma kalkulado de Stirling
Tiam estas limigoj por la faktorialo.
[redakti] Duopa faktorialo
Duopa faktorialo estas:
Tiel:
- n!!=n(n-2)(n-4)·...·6·4·2 se n estas para pozitiva;
- n!!=n(n-2)(n-4)·...·5·3·1 se n estas nepara pozitiva;
Noto ke duopa faktorialo ne estas faktorialo de faktorialo, ĝenerale n!!≠(n!)!.
La difino povas esti etendita reen al la negativaj argumentoj ĉar
Tiel:
- n!!=1/( (n+2)(n+4)·...·(-3)·(-1)·1 ) se n estas nepara negativa.
Per ĉi tia maniero duopa faktorialo ne estas difinita por para negativa argumento, tamen vidu sube pri ebleco difini per Γ funkcio.
Ekzemple, 8!! = 2 · 4 · 6 · 8 = 384, 9!! = 1 · 3 · 5 · 7 · 9 = 945.
Valoroj de n!! por n=0, 1, 2, ... estas:
- 1, 1, 2, 3, 8, 15, 48, 105, 384, 945, 3840, ...
Valoroj de n!! por n=-1, -3, -5, ... estas:
Iuj formuloj kun duopa faktorialo:
- n! = n!!(n − 1)!!
- (2n)!! = 2nn!
kie Γ estas Γ funkcio. La lasta formulo povas esti konsiderata kiel difino de duopa faktorialo por ĉiuj kompleksaj n≠0.
[redakti] Plurfaktorialo
Plurfaktorialo estas plua ĝeneraligo post la duopa faktorialo. Plurfaktorialo de la k-a ordo de n, aŭ alivorte la k-a plurfaktorialo de n, estas
Duopa faktorialo estas plurfaktorialo de la 2-a ordo.
[redakti] Primofaktorialo
Primofaktorialo n# estas produto de ĉiuj primoj ne pli grandaj ol n. Ekzemple:
Se pn estas la n-a primo, do pn# estas produto de n la unuaj primoj:
La unuaj valoroj de pn# por n=1, 2, 3, ... estas:
- 2, 6, 30, 210, 2310, 30030, 510510, 9699690, 223092870, 6469693230, 200560490130, 7420738134810, 304250263527210, 13082761331670030, 614889782588491410.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj Ligoj
Retejo pri faktorialo (cs, en, fr)
A000142 en OEIS - valoroj de faktorialo n! por n = 0, 1, 2, ...
A006882 en OEIS - valoroj de duopa faktorialo n!! por n = 0, 1, 2, ...
A002110 en OEIS - valoroj de pn#
A001163 en OEIS - numeratoroj de proksimuma kalkulado de Stirling
A001164 en OEIS - denominatoroj de proksimuma kalkulado de Stirling














