Faruk al-Ŝaraa
El Vikipedio
| Faruk al-Ŝaraa فاروق الشرع |
|
Faruk al-Ŝaraa kun Vladimir Putin |
|
|
vicprezidanto de Sirio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 2006 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 10-an de decembro 1938 (do nun 73-jara) en Damasko, Sirio |
|---|---|
| Nacieco | siria |
| Politika partio | Baazo |
| Profesio | politikisto |
Faruk al-Ŝaraa (arabe فاروق الشرع, naskiĝis la 10-an de decembro 1938, do nun 73-jara) estas siria politikisto. Inter la jaroj 1984 kaj 2006 li estis la ministro pri eksteraj aferoj de Sirio kaj de tiam estas la vicprezidanto de la lando. Faruk al-Ŝaraa reprezentas la politikan partion Baazo.
La 18-an de majo 2011 la registaro de Usono ordigis frostigi liajn bankkontojn kaj tiujn de ses pliaj superuloj de Sirio, inter alie de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad.