Federacia vojo 36

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 36
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 57 km
Landoj: Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la federacia vojo 36 apud Mannheim
la federacia vojo 36 apud Mannheim
la federacia vojo 36 apud Mannheim
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La kompare relative mallonga federacia vojo 36 - germane Bundesstraße 36 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi origine vojis iom pli ol 160 kilometrojn de nordo al sudo tra la federacia lando Baden-Virtembergo, inter plej norda punkto en la urbo Mannheim kaj plej suda en la urbo Lahr en la Nigra Arbaro. Sed post kiam inter Schwetzingen kaj Graben-Neudorf norde de Karlsruhe anstataŭigis ĝin la pli larĝaj germanaj aŭtovojoj A6 kaj A5, kaj poste ekde Rastatt suden la federacia vojo 3 (oriente paralele al la germana aŭtovojo A5), la du restaj partoj inter Mannheim kaj Schwetzingen norde kaj de Graben-Neudorf tra Karlsruhe ĝis Rastatt nun nur ampleksas 57 kilometrojn.