Felice Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felice Bauer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1887 (1887-11-18)
en Prudnik
Morto 15-an de oktobro 1960 (1960-10-15) (72-jaraĝa)
en Rye
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio
Parencoj Adam Green
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Felice BAUER (18a de Novembro 1887 – 15a de Oktobro 1960) estis fianĉino de Franz Kafka, kies leteroj al ŝi estis publikigitaj kiel "Leteroj al Felice".

Felice Bauer, el etburĝa juda familio, kaj Kafka renkontiĝis la unuan fojon la 28-an de aŭgusto 1912 en la loĝejo de lia amiko Brod.[1] La leteroj ĉefe okupiĝis pri la temo: Ĉu edziĝi aŭ sindediĉi en memelektita asketeco al la verkado? Post entute tricent leteroj kaj ses mallongaj renkontiĝoj ili gefianĉiĝis en Berlino en junio 1914 oficiale, sed jam ses semajnojn poste eksfianĉiĝis. Sekvis dua edziĝpermeso dum komuna restado en Marienbad en julio 1916, kiam ambaŭ havis feliĉigan intiman rilaton.[2] Sed post la apero de la tuberkulozo de Kafka en somero 1971 ili denove eksfianĉiĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Priskribo de tiu unua renkonto inter Franz kaj Felice troveblas ĉe Reiner Stach: Kafka. Die Jahre der Entscheidungen. Fischer, Frankfurto ĉe Mejno 2002, Ĉapitro: Ein Fräulein aus Berlin
  2. Reiner Stach: Kafka. Die Jahre der Erkenntnis. Poŝlibra versio, Fischer, Frankfurto ĉe Mejno 2011, P. 112ff.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elias Canetti: Der andere Prozeß. Kafkas Briefe an Felice, Leipzig, Reclam 1985.
  • Louis Begley: Die ungeheure Welt, die ich im Kopfe habe. Deutsche Verlagsanstalt, Munich 2008, ISBN 978-3-421-04362-7, p. 125
  • Unda Hörner: Kafka und Felice. Roman. Berlin, ebersbach & simon 2017.