Felsőjánosfa
Felsőjánosfa (felŝojanoŝfa) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter. La loknomo estas hungare: supra-Johano-vilaĝo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9934
- Telefonkodo: 9934
- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 210
Geografio
Felsőjánosfa situas laŭ Zala (rivero) kaj la vilaĝeto havas flankovojojn. Zalalövő estas proksime, la fervojo inter Budapeŝto kaj Slovenio tuŝas la vilaĝon. La komunumo apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.
Historio
La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie arbarojn, la ejo iĝis limgarda regiono. La loĝantaro longe defendis la limojn. La unua mencio okazis en 1402, kiel "Januspanfalva".
Menciindaĵo estas tio, ke en la vilaĝo oni faras parkon por novnaskitoj.
|