Ferenc Eckstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Eckstein
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1769 (1769-03-28)
en Dolný Kubín
Morto 7-an de novembro 1833 (1833-11-07) (64-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o János Eckstein
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Eckstein [ekŝtejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eckstein Ferenc estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis ehrenbergi. Lia pranepo estis Loránd Eötvös.

Ferenc Eckstein [1] naskiĝis la 28-an de marto 1769 en Hungara reĝlando en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 7-an de novembro 1833 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Eckstein akiris kirurgian kaj akuŝistan diplomojn en 1795, kuracistan diplomon en 1797 en Reĝa Universitato de Pest, dume li helpis kuracadon de György Stáhly. Post siaj studoj li laboris en Kőszeg, poste en la armeo, kie li estis ĉefkuracisto. Inter 1799 kaj 1826 li instruis en la menciita universitato, en 1803 li atingis la instruan rangon ordinara profesoro, en la studjaro 1813 li estis rektoro [2]. En la jaroj 1809 kaj 1810 dum la kontraŭ-Napoleonaj militadoj li kuracadis en la armea hospitalo. En 1812 li nobeliĝis, en 1825 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. En 1826 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Casus chirurgici tres, in publicum artis suae specimen descripti (1803)
  • Relatio officiosa generalis de nosocomiis pro nobili insurgente militia hungarica anno 1809. erectis et administratis (1810)
  • Tabellarische Darstellung der gebräuchlichsten chirurgischen Instrumente... (1822)

Fontoj[redakti | redakti fonton]