Ferenc Krausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc KRAUSZ [kraŭs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Krausz Ferenc estas hungara-germana fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007), membro de Academia Europaea.

Ferenc Krausz

Ferenc Krausz [1] naskiĝis la 17-an de majo 1962 en Mór (urbo).

Biografio

Ferenc Krausz frekventis universitaton en Budapeŝto, baldaŭe li iĝis profesoro ĉe la universitata instituto en Vieno. En 2003 li estis nomumita direktoro ĉe la Max Planck Instituto. En la sekva jaro li iĝis prezidanto de eksperimenta fiziko en la Ludwig Maximilians Universitato en Munkeno. Lia esplorteamo generis kaj mezuris specialan lumopulson. En 2010 lia grupo raportis la unuan realtempan observadon de valenta elektrono-moviĝo. Li ricevis premiojn en Aŭstrio en 2002, en Germanio en 2006, fine internacian premion en 2013.

Fontoj