Ferometeorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Meteorito de Hoba, nacia monumento de Namibio
Meteorito Willamette, en la American Museum of Natural History (Usono)

La ferometeoritoj estas metalaj meteoritoj, konsistigata el alojo de fero kaj nikelo, kun varia kvanto da aliaj metaloj: iridio, kromo, galio... Tiuj meteoritoj estis unu el plej praaj feraj fontoj por la ferindustrio.

Ĉirkaŭ 6% el la meteoritoj estas metalaj, sed ili estas multe pli oftaj en la kolektadoj da meteoritoj ĉar:

  • ili estas pli rekoneblaj disde la ŝtonaj meteoritoj, kiuj similas terajn ŝtonojn;
  • Ili pli rezistas al la efloresko;
  • Ili pli bone rezistas al la eniro en atmosferon kaj restas sub formo de dikaj blokoj.

Rezultas, ke 90% (en maso) de la konataj meteoritoj estas ferometeoritoj. Plej konata estas la Hoba Meteorito (en Namibio)

Deveno[redakti | redakti fonton]

Per iliaj spektraj karakeriziloj, la ferometeoritoj similas la M-tipajn asteroidojn. Oni rigardas la ferometeoritojn, kiel kernoj de grandaj diferencigitaj asteroidoj, frakasitaj pro alfrapo. Laŭ kemia kaj izotopa analizo, ili devenus el almenaŭ 50 malsamaj kosmaj korpoj. Tio indikas, ke tiatipaj korpoj estis iam pli multenombraj ol nun.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Plimulto el la ferometeoritoj konsistiĝas el alojo fero-nikelo: kamacito kaj taenito. Aliaj mineraloj, kiam ili ĉeestas, aperas sub formo de globeto da pirotitografito ĉirkaŭata de ŝreibersito kaj kohenito. Ŝreibersito kaj pirotito povas ankaŭ aperi sub formo de lamenetoj de kelkaj cm de larĝeco kaj kelkaj mm de dikeco.

La konstanta ĉeesto de nikelo (koncentro inter 5% kaj 25%) distingas la meteoritan feron disde la industria fero (el fererco) kiu entenas malpli da nikelo.

Klasigoj[redakti | redakti fonton]

Malnova klasigo[redakti | redakti fonton]

Tiu klasigo baziĝis sur la ĉeesto de figuroj de Widmanstätten, kiuj aperas sur polurita segada faceto atakata de acido. Tiuj figuroj estas ligataj al la riĉeco en nikelo.

Oni disdonas la fermeteoritoj en tri klasoj:

  • Heksaedritoj: plej malriĉaj en nikelo (5 al 6%), tre maloftaj figuroj de Widmanstätten, foje linioj de Neumann.
  • Oktaedritoj: meza enteno en nikelo (6% al 16%), kun videblaj figuroj de Widmanstätten.
  • Ataksitoj: plej riĉaj en nikelo (> 16%), la figuroj de Widmanstätten estas nudokule nevideblaj.

Nova klasigo[redakti | redakti fonton]

Tiu klasigo baziĝas sur la riĉeco en raraj elementoj: galiumo, germaniumo kaj iridio. Ĝi disdonas la ferometeoritojn en klasojn, kongruantaj kun la asteroido, el kiuj ili estas eroj.

Oni identigis 14 klasojn, notataj IAB, IC, IIAB, IIC, IID, IIE, IIG, IIF, IIIAB, IIICD, IIIE, IIIF, IVA kaj IVB. Ekzemple, la meteoritoj el la IIE klaso estas supozataj eroj de la asteroido 6 Hebo.

25% el la ferometeoritoj restas neklasitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]