6 Hebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebo
Asteroido
Oficiala nomo 6 Hebe
Historio
Malkovrinto Karl Ludwig Hencke
Dato de malkovro
Loko de malkovro
1-a de julio 1847
Drezdenko (tiam "Driesen", en Germanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
362,959 ×106 km (2,426 AU)
289,958 ×106 km (1,938 AU)
435,960 ×106 km (2,914 AU)
Discentreco 0,201
Meza anomaliangulo 118,017°
Klinangulo 14,765° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 380,373 t (3,78 j)
Meza cirkulrapido 18,93 km/s averaĝe
Longitudo de
suprenira nodo
138,752°
Argum. de periapsido 239,059°
Naturaj satelitoj  ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj
205 × 185 × 170 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,37 ×1019 kg[1]
~ 4 000 kg/m3[1]
~ 0,087 m/s2
~ 0,13 km/s
Rotacia periodo 0,30301 t
Aksa kliniteco ~ 42°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 170 K
Geometria albedo 0,268
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,5
7,5
Absoluta magnitudo 5,71
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,065"
0,26"
v  d  r
Information icon.svg


6 Hebo estas granda asteroido de la asteroida zono (ĝia maso estas ĉirkaŭ 0,5% de la maso de la tuta asteroida zono). Ĝia granda denso (kompareba kun tiu de Tero) pensigas pri kompakta korpo, ne frakasita de alfrapoj (male al aliaj tiagrandaj asteroidoj, kiuj similas amasojn da ŝtonetoj).

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Hebo estas la sesa malkovrita asteroido, dua malkovro far de Karl Ludwig Hencke kiu antaŭe malkovris 5 Astrean. Maldaure nomata 1947 JB, ĝi ricevis de Carl Friedrich Gauss la nomon "Hebo", tiu de Hebo (greke Ήβη),la helena diino de la juneco.

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Hebo estas 6 Hebe Astronomical Symbol.svg.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas esti riĉa je metaloj (fero, nikelo) kaj similas tiu de la H-tipaj ĥondritoj. Hebo estus la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj, kaj de ferometeoritoj de tipo IIE[2].

Ebla satelito[redakti | redakti fonton]

la 5-an de marto 1977, Hebo kaŝis la stelon Kaffaljidhma (Gama de la Baleno). Ĉiuokaze, Paul D. Maley asertis esti malkovrinta naturan sateliton de Hebo, al kiu li donis la kromnomon "Jebe" (eltirata de "Hebe Jebe", fama angla kanzono). Tiu malkovro neniam estis konfirmita.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009 (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle)
  2. 6 Hebo, probabla "patra" korpo de la H-tipaj ĥondritoj kaj IIF-tipaj fermeteoroidoj (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
5 Astreo 6 Hebo 7 Irido