Fervojlinio Cărbunești – Seciurile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cărbunești – Seciurile
Superrigardo
Numero de linio CFR 220
Trafikado
Trafikanto CEO (Complexul Energetic Oltenia)
Teknikaj trajtoj
Longo 23[1] km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
   
fervojlinio 202 de Filiași
stacidomo
0 Cărbunești
   
fervojlinio 202 al Simeria
   
DN67B
stacidomo
8 Albeni (stacio)
Brücke über Wasserlauf (mittel)
Gilort
   
haltejo
15 Calnic Gorj h.
   
17 Ponto ĉe
   
Călugăreasa
stacidomo – liniofino
23 Seciurile
vdr

La fervojlinio Cărbunești – Seciurile estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 220 kaj ligas la urbon Târgu Cărbunești en distrikto Gorj kun la samdistrikta vilaĝo Seciurile. La linio servas nur al vartransporto, precipe de karbolignito. Ĝi estas t. n. karbolinio (rumane: linie ale cărbunilor).

La linio estis konstruita en la 1980-aj jaroj:

  • Târgu Cărbunești – Albeni (9 km): 1983
  • Albeni – Calnic (5 km): 1987
  • Calnic – Seciurile (5 km): 1989[2]

En la 1980-aj jaroj estis plano plilongigi la linion je 13 km tra Ruget al Alunu por atingi la fervojlinion Băbeni – Alunu[1]. La plano antaŭvidis rektajn pasaĝerajn trajnojn inter Târgu Cărbunești kaj Băbeni[3]; tial oni komencis elektrigi la linion, sed la elektra sistemo ne plu funkcias.[4] La plano de plilongigo estis nuligita post la Rumana Revolucio de 1989[3], kvankam inter Seciurile kaj Alunu kelkaj tuneloj jam estis pretaj kaj unu viadukto preskaŭ finita.[5]

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Malgranda, 50 metrojn longa parto de la linio estis vendita al privatulo, kaj la kompanio CEO nun devas pagi por la uzo, ĉar alie la tuta linio estus neuzebla.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Linia 219. Valcele - Ramnicu Valcea (rumane) (HTML). Forumul TRANSIRA. Alirita 2015-06-27.
  2. David Turnock. Romania’s Railway Development 1950–1989: Changing Priorities for Socialist Construction (angle) (PDF). Alirita 2015-06-27.
  3. 3,0 3,1 Viaduct for coal transportation by train from Seciurile to Carbunesti (rumane). Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-06-27.
  4. 205: Băbeni – Alunu (rumane) (HTML). Alirita 2015-06-20.
  5. Căile ferate în istoria Gorjului (HTML). Alirita 2015-06-27.
  6. CEO plătește gras pentru că folosește liniile ferate ale unor milionari (rumane) (HTML). Dolj-Domino. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-06-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]