Festhalo de Ilmenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festhalo de Ilmenau
plurcela halo • Kulturdomo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoIlmenau
- koordinatoj50° 40′ 55″ N, 10° 54′ 11″ O (mapo)50.68183410.903003Koordinatoj: 50° 40′ 55″ N, 10° 54′ 11″ O (mapo)

Festhalo de Ilmenau (Turingio)
Festhalo de Ilmenau (Turingio)
DEC
Festhalo de Ilmenau
Festhalo de Ilmenau
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Festhalo de Ilmenau
Vikimedia Komunejo:  Festhalle (Ilmenau) [+]
vdr
Flanka aspekto

La Festhalo de Ilmenau (germane: Festhalle Ilmenau) estas en 1937 konstruita, municipa multfunkcia okazigejo en Ilmenau, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planoj por starigo de festivalejo reiras ĝis la jaro 1931-a ne povante esti realigitaj pro la tiama malbonega ekonomia cirkonstancaro.[1] Sed reprenitis tiaj ĉi ideoj en 1935 pro ke ja mankis en la urbo sufiĉe ampleksa ejo por teatraĵoj, koncertoj kaj aliaj pli grandaj spekteblaĵoj publikaj. En la 27.8.1936 faritis parolado prie. Post sekurigo de la financado la arĥitekto Ernst Flemming el Vajmaro komisiitis kaj plani kaj gvidi la konstruon. Kiel loko elektitis grundo ĉe la naĝejo ueste de la urbokerno.

En aŭgusto 1937 ekis la lignohakadlaboroj kaj ekradikigoj kaj en la 19.9.1937 estis la meto de la fundamenta ŝtono. Pro la dungo de 90 masonistoj kaj 20 ĉarpentistoj por skipoj tagaj-noktoj la domsupro-festo jam en la 4.2.1938. En la 6.7.1938 iĝis oficiala inaŭguro de la festohalo kun parka gastejo. Honoraj gastoj estis uloj anaj al NSDAP, politiko, ekonomio, armeo kaj publika administrado. La sumo de la kostoj estis de 840.000 markoj. Poste la halo utiligitis por ĉiaj ajn okazigotaĵoj regionaj kaj superregionaj. La gastejo ludonitis.

Dum la Dua mondmilito la komplekso transdoniĝis en 1942 al Wehrmacht funkcionte ĝis la armistico kiel lazareto. Tiam granda parto de la meblaro perdiĝis. Inter aprilo kaj julio 1945 anoj de la Usona Armeo uzis la tuton kiel manĝosalonon, kazinon kaj gastejon. Post foriro de la usonanoj kaj mallonga malprotektiĝo la domo elrabitis. Tamen jam en la 30.9.1945 estis la unua kunveno tie. En 1949 la tuto restaŭritis kaj iĝis disktrikta kulturodomo, kaj ĉi-funkcie centro de la politika kaj kultura vivo de la urbo kaj la ĉirkaŭantaj regionoj.

Novaj restaŭradoj kaj eĉ alikonstruetadoj estis en 1973 kaj 1985. La parka gastejo estis sub lupreno ĝis 1992.

Antaŭ Turniĝo okazis surloke en la 27.10.1989 la unua forumo de liberemaj engaĝiĝantoj kune kun partianoj de SED. La placo antaŭfesthala estis ejo de pluraj amasdemonstracioj por libereco kaj demokratio: tiam kalkuliĝis kelkfoje ne tute 25.000 partoprenantoj.

En 1994 la urba arkivo, post reveno el la distrikto, translokigitis en la kelajn ĉambrojn de la festohalo; ĝi ekfunkciis en la 19.4.1994. Samjare instalitis diskoteko ene. En la 14.12.1994 fajrego de la unuiĝejo inter gastejo kaj festohalo detruis multon. En majo 1995 la restaŭroj finiĝis. En 1998 renoviĝis la tualetoj kaj rearanĝiĝis la placo antaŭa.

Ekde la 2.10.2013 memorigas onin informtabulo "Wir sind das Volk!" pri la tumultaj tempoj de la feliĉa forpelo de la komunismaj diktaturaj strukturoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-09. Alirita 2020-11-13.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Festhalle Ilmenau en la germana Vikipedio.