Five Came Back

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Five Came Back
filmo
Originala titolo Five Came Back
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1939
Ĝenro katastrofa filmo, filma dramo
Kameraado Nicholas Musuraca
Reĝisoro(j) John Farrow
Scenaro Dalton Trumbo • Nathanael West
Loko de rakonto Sudameriko
Muziko de Roy Webb
Rolantoj Chester Morris • Lucille Ball • John Carradine • Allen Jenkins • C. Aubrey Smith • Elisabeth Risdon • Frank Faylen • Joseph Calleia • Kent Taylor • Patric Knowles • Pat O'Malley • Pedro de Cordoba • Wendy Barrie • Frank Mills • Selmer Jackson
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr

Five Came Back [Kvin revenas] estas usona nigra-blanka kinfilmo (1939) de RKO Radio Pictures, produktorita de Robert Sisk, reĝisorita de John Farrow, en kiu ĉefaktoras Chester Morris kaj Lucille Ball. La filmo estis fotita fare de kinartisto Nicholas Musuraca, kaj la scenarigita de Jerome Cady, Dalton Trumbo kaj Nathanael West. Kvankam konsiderita B-filmo, la pozitivaj kritikoj ricevitaj de Ball helpis ŝin en aktora kariero.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas konsiderata antaŭulo de la prikatastrofaj filmoj.

Naŭ pasaĝeroj ĉeestas komercan flugon de Los-Anĝeleso al Panam-Urbo: riĉa Judson Ellis (Patric Knowles) kaj Alice Melhorne (Wendy Barrie), forkurante ĉar iliaj gepatroj malaprobas ilian amon; maljuna paro, profesoro Henry Spengler (C. Aubrey Smith) kaj lia edzino Martha (Elisabeth Risdon); Tommy Mulvaney (Casey Johnson), infana filo de gangstero, kaj lia eskorto, la bandito Pete (Allen Jenkins); Peggy Nolan (Lucille Ball), virino kun ombra estinteco; kaj Vasquez (Joseph Calleia), anarkiisto ekstradiciita, kiu alfrontas mortkondamnon pro mortigo de altranga politikisto, kaj lia deportada gardisto Crimp (John Carradine), kiu atendas grandan rekompencon pro sia liverado. La aviada skipo konsistas el piloto Bill (Chester Morris), helpopiloto Joe Brooks (Kent Taylor), kaj stevardo Larry (Dick Hogan).

Survoje al Panamo, furioza nokta ŝtormo atingas aviadilon The Silver Queen. Pordon malfermiĝas kaj la malgranda Tommy falas kontraŭ ĝi; stevardo Larry provas fermi ĝin savas Tommy'on, tuj antaŭ ol li falos tra la malfermita pordo ĝis sia morto. Motoro malfunkcias kaj la pilotoj devas kraŝe surteriĝi en ĝangala tereno. Matene la profesoro rekonas plantojn de Amazonio: la aviadilo estis blovita tre sude de kie la savmisioj serĉos; la plej proksima civilizita areo estas trans la montoj. Sed estas akvo, kaj sufiĉaj fruktoj kaj iloj por ĉiuj vivi.

Semajnoj pasas dum Bill kaj Joe penas ripari la damaĝitan aviadilon, dum la aliaj faras ekflugan vojon kaj malpezigas la aviadilon per forigo de nenecesa pezo. La sperto ŝanĝas ĉiun. La Spengler-oj retrovas sian amon unu por la alia. Bill varmiĝas al bonkora Peggy, kvankam ŝi rakontas al li pri sia malnobla pasinteco. Judson disfalas, restante ebria multa de la tempo, dum Alice fortikigas sin kaj komencas senti sin allogita de Joe. La plej granda ŝanĝo estas por Vásquez. Vidante bonaj la plej multajn el la grupo, li rekonsideras siajn radikalajn kredojn.

Je la 23-a tago, Crimp malaperas; Tommy poste malkovras lian mortintan korpon, kiu havas venena sageto en ĝi. Pete protektas Peggy'on kaj Tommy'on, sed li estas rapide mortigita de nevidataj indiĝenoj.

La ceteraj pluvivantoj survojas al la nun-riparita aviadilo, sed kiam la motoroj turniĝas, perdo de brulaĵo okazas. Bill kaj Joe riparas ĝin, sed konstatas, ke ilia riparo fiaskos post la ekflugo, lasante nur unu funkciantan motoron. Rezulte, la aviadilo povas nur porti kvar plenkreskulojn kaj Tommy trans la montojn. Ĉiuj diskutas kiel decidi kiel elekti, kiu devas resti malantaŭen, Vasquez subite kaptas pistolon kaj anoncas, ke, ĉar li estas kondamnita, li estas la sola sen antaŭjuĝo kaj decidos. Dum la riparoj estas faritaj, Profesoro Spengler diras, ke li kaj lia edzino vivis sian vivon kaj devas resti; tiam Judson provas subaĉeti Vásquez proponante pagi advokaton.

Kiam la aviadilo estas preta, Vasquez anoncas, ke ambaŭ pilotoj kaj ambaŭ pli junaj virinoj kunvojaĝos kun Tommy. Judson atakas, kaj Vásquez mortigas lin. La aviadilo ekflugas, lasante Vasquez-on kaj la paron Spengler. Dum la indiĝenoj alproksimiĝas, profesoro Spengler trankvile informas al Vásquez, ke ili ne devas esti prenitaj vivaj, ĉar ili estos turmentataj. Vasquez mensogas al li, dirante al li, ke restas tri kugloj. Li mortigas la paron per siaj lastaj du kugloj, kaj tiam atendas lian furiozan sorton.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĉefe filmita kontraŭ malalta kosto, la reĝisoro insistis pri realisma ĝangala medio kaj havis freŝajn arbojn importitajn por la ĝangala pejzaĝo.

La aerŝipo uzata en "Five Came Back" estas la Capelis XC-12, konstruita en 1933 fare de Capelis Safety Airplane Corporation de Kalifornio, kvankam tute malsama aviadilo, Lockheed Electra, estas vidata en unu ekfluga sceno. La aviadilo estis 12-sidloka monoplano kun du 525 ĉevalaj motoroj Wright Cyclone. Flugantaj scenoj en Five Came Back uzis miniaturon de XC-12, la aviadilo mem estis konstante bazita.

La filmo kostis 225 mil kaj enspezis 262 mil usonajn dolarojn.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi influis postajn survivajn kaj katastrofajn filmojn.

En 1948, Five Came Back estis refarita (diferencante nur en plej malgrandaj detaloj) de meksikanoj kiel Los que volvieron kaj denove en 1956 fare de produktanto-reĝisoro Farrow kiel "Back from Eternity [Reen el Eterneco]", ĉefrolita de Robert Ryan kaj Anita Ekberg.

Ĝi estas tre libere adaptita al epizodo The Galileo Seven de Star Trek.