Fjodor Gladkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fjodor Gladkov
Sovetunia poŝtmarko pri Fjodor Gladkov
Sovetunia poŝtmarko pri Fjodor Gladkov
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1883 (1883-06-09)
Morto 20-an de decembro 1958 (1958-12-20) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozo vd
Aktiva dum 1925– vd
Verkado
Verkoj Cement vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fjodor Vasilyevich GladkovFeodor (ruse Фёдор Васильевич Гладков; naskiĝis la 9-an[jul.]/ 21-an de junio 1883[greg.], mortis la 20-an de decembro 1958) estis soveta verkisto laŭ la reguloj de Socialisma realismo. Gladkov aliĝis al komunisma grupo en 1904, kaj en 1905 iris al Tiflis (nuna Tbiliso) kaj estis arestita tie pro revoluciaj aktivaĵoj. Li estis kondamnita al ekzilo trijara. Li poste translokiĝis al Novorossijsk. Inter aliaj postenoj, li servis kiel redaktoro de la gazeto Krasnoje Ĉernomorje, sekretario de la ĵurnalo Novij Mir, speciala korespondanto por Izvestija, kaj direktoro de la Literatura Instituto Maksim Gorkij en Moskvo el 1945 al 1948. Li ricevis la Premion Stalinon (en 1949) pro sia literaturaj atingoj, kaj estis konsiderita klasika verkisto de soveta socialisma realisma literaturo.


Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Allumen (1900)
  • Post laboro (1900)
  • Maksuitka (1901)
  • Antaŭ forta laboro (1903)
  • Ili foriris al milito (1904)
  • La inspektorado (1905)
  • Tri en unu kabano (1905)
  • La marĝenuloj (1908)
  • La abismo (aŭ La nura filo) (1917)
  • Printempaj burĝonoj(1921)
  • Arda ĉevalo (1922)
  • Betono (1925)
  • La prizono de malnova sekreto (1926)
  • La cefalopodulo (1927)
  • Energio (1932–1938)
  • La betularo(1941)
  • La bruligita animo (1943)
  • La promeso (1944)
  • Hitorio de mia infanaĝo (1949)
  • La eksterleĝuloj (1950)
  • Malbonaj tagoj (1954)
  • Juneco senripoza (nefinita)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]