Fjodor Postnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-P

POSTNIKOV Fjodor Aleksejeviĉ (ps. F. A. Post, 1872-1952), ruso, poste usonano, kozaka oficiro, poste milita inĝeniero en Rusio ĝis 1905, inĝeniero kaj termezuristo en Usono. Naskiĝis en la 29-a de februaro 1872 en Kovno-Kaunas. Prezidanto de la unua oficiala Esperanto-Asocio Espero, Petrograd. 1897-1899, prezidanto de Vladivostoka Grupo, 1902-1905, konstruisto de balonoj por la floto, la unua el kiuj nomiĝis „Espero“ dum rusa-japana milito. Akcelanto de Esperanto en Japanujo, instruinte Esperanton al Hasegawa Tatsunosuke, plumnome Futabatei Shimei, kiam tiu ĉi restadis en Vladivostoko, kaj instigis lin eldoni esperantan lernolibron en Japanio. Organizanto de la unua Esperanta rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prezidanto de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multaj jaroj. Multaj artikoloj en la unuaj Esperanto-revuoj „La Esperantisto“; Lingvo Internacia (revuo) ktp., eldonisto de „Pacifika Espero“, 1915, 1925-1928. Membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj. Mortis en 1952 en Little Rock, st. Arkanzas en Usono.

Fjodor POSTNIKOV estis frato de la fama rusa esperantisto Aleksandr Postnikov.

Eksteraj ligiloj