Fondaĵo Vikimedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Fondaĵo Vikimedio

La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profit-dona organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio.

Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.

Historio

Fondaĵo Vikimedio (San-Francisko)

La oficiala fondiĝo de Fondaĵo Vikimedio estis anoncita la 20-an de junio 2003 de Jimmy Wales, kunfondinto de Vikipedio. Wales kaj lia firmao Bomis transdonis al Vikimedio ĉiujn rajtojn lige al Vikipedio kaj ties frataj projektoj, tio estas rajtoj je nomoj kaj retejoj, kaj la servilojn (komputilegojn) ĝis tiam aĉetitajn.

Strukturo

Michael Snow, prezidanto

La Foundation ne havas membrojn (en la senco de membro-asocio) nek kapitalon (en la senco de fondaĵo en Eŭropo). Ĝi havas Board of Trustees, kio estas speco de estraro. La unuaj membroj de tiu estraro estis nomumitaj de Jimmy Wales, poste elektiĝis novaj estraranoj: la plimulton elektas la anoj de la Vikimedio-projektoj, la reston elektas la ceteraj estraranoj.

La unua prezidanto de la estraro estis Jimmy Wales mem. Ekde la 17-a de julio 2008 la prezidanto estas Michael Snow.

Respondecoj kaj naciaj organizaĵoj

Je la 13-a de junio 2004 fondiĝis en Berlino la komunutila asocio Wikimedia Deutschland, la unua landa asocio kiu subtenas la Vikimedio-projektojn. Poste fondiĝis tiaj organizaĵoj ankaŭ i.a. en Francio, Honkongo kaj Argentino. Fondaĵo Vikimedio permesis al tiuj asocioj uzi la emblemojn de Vikimedio kaj ties projektoj, sed cetere la interrilatoj estas nur amikecaj. Temas do ne pli aliĝintaj asocioj en la senco de la landaj Esperanto-asocioj aliĝintaj al UEA.

Fondaĵo Vikimedio estas la jura kaj teknika prizorganto de la Vikimedio-projektoj. Tamen, pri la enhavoj respondecas la aŭtoroj. Tio signifas ke ekzemple Wikimedia Deutschland ne respondecas pri la enhavoj en la germanlingva Vikipedio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj