Fréhel (Côtes-d'Armor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj komunumo ĉe atlanta marbordo. Por kantisto Marguerite Boulc'h kun pseŭdonimo "Fréhel" rigardu la paĝon Fréhel.
Fréhel / Frehel
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22179 [+]
Poŝtkodo 22240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 608  (2021) [+]
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 38′ N, 2° 22′ U (mapo)48.628055555556-2.3661111111111Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 18,91 km² (1 891 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fréhel / Frehel (Côtes-d'Armor)
Fréhel / Frehel (Côtes-d'Armor)
DEC
Fréhel / Frehel
Fréhel / Frehel
Situo de Fréhel / Frehel
Fréhel / Frehel (Francio)
Fréhel / Frehel (Francio)
DEC
Fréhel / Frehel
Fréhel / Frehel
Situo de Fréhel / Frehel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fréhel [+]
vdr

Fréhel (prononco [fʁeɛl], jen france, bretone Frehel) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 608 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova nomo de la komunumo estas Pléhérel, kiun oni trovas en la nomoj de loko Pléhérel-PlageVieux-Bourg.

La komunumo estis kunigita de 1972 ĝis fino de 2004 kun Plévenon sub la nomo Fréhel. Fine de tiu asociiĝo, Pléhérel konservis la nomon Fréhel eĉ se Kabo Fréhel situas sur la teritorio de Plévenon.

Abatejo ekzistis sur la monteto, kie estis konstruita en 1870 nouveau bourg. Sub la nomo abatejo de Glayo, ĝi estis menciita en 1159 kiel dependaĵo de abatejo Saint-Aubin des Bois per cedo de abatejo de Saint-Jacut. Signo de graveco de monaĥoj en kampvalorigo, « en 1260, la mezuro de la garbejo de la monaĥoj de Pléhérel estis regione agnoskita kiel publika mezuro. » [1] Kampara kaj marbana, Fréhel havas ankaŭ gravan industrion, tiun de okcidentaj minoj de rozkolora kaj tre malmola grejso, kiu markis la lokan historion kaj aparte la loko La Carquois, malnova loĝejaro de la ministoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Parti : au premier de sinople aŭ cinq cotices de tenné en barre, au chef de sable chargé de quatre burelles d'argent et d'un canton du même surchargé de onze mouchetures d'hermine aussi de sable ordonnées 4, 3 et 4, au second coupé au I tiercé en fasce, chaque fasce d'argent coupée d'azur en forme de trois vaguelettes en volute déferlant vers dextre, et au II tiercé en fasce d'azur, d'or et de sinople à l'arbre arraché au naturel brochant sur le tout accosté, en chef à senestre, d'un oiseau volant d'argent.
esperante vertikale tranĉita : la unua sinopla kun kvin brunaj dekstraj balteetoj kun nigra kapo ŝarĝita per kvar arĝentaj trabetoj kaj per kantono samkolora ŝarĝita per dek unu ermenetoj same nigraj ordigitaj 4, 3 kaj 4, la dua horizontale tranĉita : la unua tripartigita laŭtrabe, ĉiu parto arĝenta kun tri lazuraj ondetoj volutantaj dekstren, la dua horizontale tripartigita kun lazura, ora kaj sinopla partoj kun natura ŝirita arbo antaŭ la tuto kun apude maldekstre kape fluganta arĝenta birdo.
Detaloj

Administrado[redakti | redakti fonton]

En 2010, Fréhel ricevis la markon « Ville Internet @@ ».

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 decembre 2009[2] Annie Hourdin Unuiĝo por franca demokratio (UDF) Emeritino


februare 2010 Michèle Moisan -


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de en Pléhérel.
  • Banurbo Sables-d'Or-les-Pins : kreita en la 1920-aj jaroj sur la dunoj laŭlonge de la granda strando Minieu inter Pléhérel kaj Plurien.
  • Plaĝo Pléhérel-PlageVieux-Bourg.
  • Kapelo de Vieux-Bourg, apud la maro, ĥorejo de malnova paroĥa preĝejo de la 14-a jc. En 2003, pentristo kaj art-restaŭristo Alain Plesse, refirmigis kaj restaŭris la du freskojn de tiu kapelo. En 2003 kaj 2004, li restaŭris ankaŭ la volbon per pentraĵoj kaj polikromiaĵoj, poste en 2005, la altaron el plurkolora ligno kaj oro.
  • Kapelo Saint-Sébastien, de la 16-a jc, laŭ gotika stilo. Pilgrimejo ekde la 16-a jc, ĝi enhavas rimarkindajn statuojn el plurkolora ligno de sankta Sebastiano, sankta Antonio kaj sankta Roĥo.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amiot Pierre, « La grande abbaye de Pléhérel », en libro Le Pays de Dinan, 1984, paĝoj 156-161.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amiot Pierre, « L'abbaye de Saint-Aubin des Bois », en libro Le Pays de Dinan, 1981, 74-a p.
  2. La urba konsilio eksiĝinta la 4-an de decembro 2009. (decembro 2009) “Fréhel (22). Le conseil municipal a été dissous par décret”, Le Télégramme. 
  3. En libro Le Pays de Dinan, 1996, 89-a p.