Le Télégramme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Télégramme de Brest)
Le Télégramme
emblemo
taggazeto
Komenco 18-a de septembro 1944 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Morlaix
Posedata de Télégramme Group vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Le Télégramme de Brest et de l'Ouest, Le Télégramme de Brest aŭ simple Le Télégramme (la telegramo de Brest kaj de la okcidento) estas franca gazeto, kies vendareo estas en Bretonio, ĉefe en ties okcidenta parto, en la departementoj Finistère, Côtes-d'Armor kaj Morbihan.

La sidejo troviĝas en Morlaix, Finistère.

La gazeto apartenas al la familio Coudurier. Ili dungas ĉ. 600 homojn, inter kiuj estas iom pli ol 200 ĵurnalistoj. La meza taga eldonkvanto estas 205.000 ekzempleroj. Nuntempe 'Le Télégramme estas la lasta vera rivalo de Ouest-France en Bretonio. Ĝi estas ankaŭ unu el la maloftaj gazetoj, kies eldonkvanto kreskis dum la lastaj kvin jaroj (plej bona nacia kreskado de la regiona gazetaro en 2004, 2005, 2006, 2007 kaj 2008).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Krom la kutimaj lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj novaĵoj, Le Télégramme raportas grandskale pri la bretona kulturo. Ĉiuĵaŭde aperas tuta paĝo en la bretona lingvo, Spered ar vro.

Menciindas, ke kontraŭe al Ouest-France, la gazeto aperigas la novaĵojn de la departemento Loire-Atlantique en la paĝoj Bretonio.[1]

Lokaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekde la 1950-aj jaroj tiu departemento ne plu estas parto de la franca regiono "Bretonio".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.