François Cavanna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Cavanna
Persona informo
François Cavanna
Naskonomo François Louis Cavanna
Naskiĝo 22-an de februaro 1923 (1923-02-22)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 29-an de januaro 2014 (2014-01-29) (90-jaraĝa)
en Créteil, Val-de-Marne,  Francio
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo Chaumes-en-Brie vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Alia nomo Sépia vd
Okupo verkistokomikistoĵurnalisto • karikaturisto • satiristo • eldonisto • media proprietor vd
Aktiva dum 1954–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Cavanna (naskiĝis la 22-an de februaro 1923 en Parizo, mortis la 29-an de januaro 2014 en Créteil) estis verkisto kaj humurista desegnisto. Lia patro estis masonisto de Itala deveno kaj lia patrino pohora servistino. Pri tiu periodo li verkis Les Ritals (populara franca esprimo por diri la Italojn).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post ne tre daŭraj sed bonaj studadoj li eniris en 1939 kiel oficisto de poŝta servo. Dum la dua mondmilito, li estis rekviziciita pro la "Deviga laborservo" (en la franca, Service du travail obligatoire, STO), por labori en Germanio. Pri tiu periodo, li verkis Les Russkoffs (populara franca esprimo por diri la Rusojn).

Kun Georges Bernier konata sub la pseŭdonomo "professeur Choron" la profesoro Choron, kaj kelkaj aliaj, li fondis la satiran magazinon Hara-kiri kies devizo estis la "la stulta kaj malica magazino", en 1960. En 1969 estis fondita Hara-kiri Hebdo kiu iĝis Charlie Hebdo.

En sia verko La belle Fille sur le tas d'ordures (1991) (la belulino sur la amaso de rubaĵoj) li estis por esperanto. Fakte, li skribis "Vous ne voulez pas de l'espéranto ? vous aurez l'anglais. Bien fait pour vos gueules!" Ĉu vi ne volas esperanton? Vi havos la anglan, spit' al vi!

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1978 : Les Ritals, éd. Belfond, Paris (ISBN 2-7144-1168-1)
  • 1979 : Les Russkoffs, éd. Belfond, Paris (sekvo de Les Ritals)
  • 1982 : Les Écritures, ed. Belfond, Paris (La aventuroj de Dio kaj de Eta Jesuo)
  • 1991 : La Belle Fille sur le tas d'ordures, éd. L'Archipel (ISBN 978-2-909241-08-1)