François-Victor Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Victor Hugo
Persona informo
François-Victor Hugo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1828 (1828-10-21)
en former 11th arrondissement of Paris
Morto 26-an de decembro 1873 (1873-12-26) (45-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne vd
Familio
Patro Victor Hugo vd
Patrino Adèle Foucher vd
Gefratoj Léopoldine Hugo • Adèle Hugo • Charles Hugo vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François-Victor HUGO (2a de oktobro 1828 – 26a de decembro 1873) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto kaj la kvara el kvin filoj de la franca romanisto Victor Hugo kaj de lia edzino Adèle Foucher. François-Victor estas bone konata pro siaj tradukoj de la verkoj de William Shakespeare en francan, kiuj estis publikigitaj en 18 volumoj inter 1859 kaj 1866.[1]

François-Victor estis politike aktiva, kaj helpis sian patron publikigi du gazetojn — nome "L'Événement", 1848–1851 kaj "Le Rappel", 1869) — ambaŭ el kiuj estis fermitaj pro politikaj tialoj. Li sekvis sian patron al ekzilo en Gernezejon en 1852; tiam, li helpis sian pli aĝan fraton Charles Hugo, nome pionira fotisto, krei portretojn de la familio Hugo kaj de aliuloj. François-Victor publikigis libron, "La nekonata Normandio" (La Normandie inconnue), en 1857.

François-Victor Hugo, foto de Émile Bacot, 1862.

La familio Hugo revenis el ekzilo en 1870, post la deklaro de la Franca Tria Respubliko], sed François-Victor mortis nur kelkajn jarojn poste, pro tuberkulozo, estante 45-jaraĝa. Pro malsimpatio de Victor Hugo al la Katolika Eklezio, li insistis, ke lia filo estu entombigita sen kruco kaj sen estreco de pastro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Normandie inconnue, 1857
  • William Shakespeare, Œuvres complètes, Paris, Pagnerre, 1859-1866, en 18 volumoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicole Mallet: Hugo, père et fils, Shakespeare et la traduction. Revue TTR: traduction, terminologie, rédaction, vol. 6, no 1, 1993, p. 113-130. Artikolo en reto en erudit.org.