François Asselineau
| François Asselineau | |
François Asselineau 2011 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | 14-a de septembro 1957 en Parizo |
|---|---|
| Nacieco | franco |
| Politika partio | Popola Respublika Unuiĝo |
François Asselineau [fransŭa' aselinO], franco, alta ŝtatfunkciulo, kreis en 2007 la politikan partion Popola Respublika Unuiĝo (UPR), kies ĉefa programpunkto estas eliro de Francio el Eŭropa Unio kaj el Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Li estas ankaŭ kontraŭ la Eŭro. Tiu partio celas iĝi movado por apogo al Eŭroskeptikismo. La 3-an de decembro li kanditatiĝis al la baloto de 2012 por Prezidanto de Francio, sed ne sukcesis kolekti la necesajn 500 subskibojn de urbestroj. Por sia programo li inspiriĝas de tiu de la Nacia Konsilio de la Rezistado. François Asselineau estas edzo kaj havas du gefilojn.
Plendoj [redakti]
S-ro Asselineau, okaze de sia kandidatiĝo plendis, ke li suferis bojkotadon de la grandaj francaj amaskomunikiloj, kio malpermesis lin disvastigi siajn ideojn sur same justa bazo ol aliaj kandidatoj. Polemiko ankaŭ estiĝis pro la plurfoja forviŝado de artikolo sianoma en la franclingva Vikipedio.