François Asselineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Asselineau
François Asselineau en 2015 en Audincourt
François Asselineau en 2015 en Audincourt
Persona informo
François Asselineau
Naskiĝo 14-a de septembro 1957
en Parizo
Lingvoj francajapana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater HEC ParisNacia Lernejo pri Administrado vd
Partio Popola Respublika Unuiĝo
Subskribo François Asselineau
Profesio
Okupo politikisto • oficisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François ASSELINEAU ​[fʁɑ̃swa asəlino], franco, alta ŝtatfunkciulo, kreis en 2007 la politikan partion Popola Respublika Unuiĝo (UPR), kies ĉefa programpunkto estas eliro de Francio el Eŭropa Unio kaj el Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Li estas ankaŭ kontraŭ la ununuran valuton Eŭro. Tiu partio celas iĝi movado por apogo al Eŭroskeptikismo. Por ŝtatŝuldo, enmigrado kaj energia politiko li proponas organizi referendumojn. Por sia programo li inspiriĝas de tiu de la Nacia Konsilio de la Rezistado de 1944.

La 3-an de decembro 2012, li kanditatiĝis al la prezidanta baloto, sed ne sukcesis kolekti la necesajn 500 subskribojn de urbestroj (li sukcesis nur 17 subskribojn).

En 2013, li kandidatiĝis en la speciala pordeputita baloto de Villeneuve-sur-Lot, kaŭzita pro la eksiĝo de Jérôme Cahuzac. Li ricevis 189 voĉojn (0,58 %).

En 2014, okaze de la eŭropaj balotoj, lia listo en Francilio ricevis 17 864 voĉojn (0,58 %)[1].

François Asselineau estas edzo kaj havas du gefilojn.

Plendoj[redakti | redakti fonton]

S-ro Asselineau, okaze de sia kandidatiĝo plendis, ke li suferis bojkotadon de la grandaj francaj amaskomunikiloj, kio malebligis lin disvastigi siajn ideojn sur same justa bazo kiel aliaj kandidatoj. Polemiko ankaŭ estiĝis pro la plurfoja forviŝado de artikolo lianoma en la franclingva Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]