François Tronchin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Tronchin
François Tronchin, pentraĵo de Jean-Étienne Liotard, 1757
François Tronchin, pentraĵo de Jean-Étienne Liotard, 1757
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1704 (1704-10-23)
en Ĝenevo
Morto 7-an de februaro 1798 (1798-02-07) (93-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo vd
Profesio
Okupo artkolektanto • advokatomecenato • bankisto • verkisto vd
Aktiva en ĜenevoParizoĜenevo vd
Aktiva dum 1730–1798 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Tronchin (naskiĝinta en 1704 kaj mortinta en 1798) estis advokato de la Konsilio de Ĝenevo, verkisto, mecenato kaj artokolektisto de Ĝenevo. Li estis kuzo de la fama kuracisto Théodore Tronchin.

De la 1a de majo 1728 al oktobro de 1740, li estis asocia al Isaac de Thellusson ĉe la banko François Tronchin et Cie. La asocianoj ne bone interkonsentis kaj post la dissolvo de la societo, longa proceso frontigis ilin ĉe la Malgranda Konsilio de Ĝenevo en 1748.

La bieno Délices kiun Voltaire, lia amiko, okupsi de 1755 à 1760, estis estinta la posedo de François Tronchin aŭ Voltaire akiris ĝin danke al lia perado. [1]

Li estis unu de la unuaj kolekto-komercistoj. Li foprmis danke al konsiloj de sia amiko Jean-Étienne Liotard, gravan kolekton de nederlandaj, germanaj, flandraj pentraĵoj (kiaj de Nicolaes Berchem, Philips Wouwerman, J. Both...) kaj italaj el kiuj granda parto estis vendita al Katerina la 2-a en 1770 kaj estas aktuale ekspoziciitaj ĉe la Muzeo Ermitejo.

Kiel verkisto, li reverkis kelkajn teatraĵojn de Pierre Corneille kaj verkis kelkajn tragediojn originale. Inter tiuj, Terentia, ĉe kies verkado Denis Diderot estus kontribuinta en 1775[2].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Marie Stuart, reine d'Écosse, tragedio ludita unuafoje ĉe Parizo, la 3an de majo 1735.
  • Mes récréations dramatiques ou Choix des principales tragédies du grand Corneille auxquelles on s'est permis de faire des changemens, en supprimant ou raccourcissant quelques scenes, & substituant des expressions modernes à celles qui ont vieilli, précédé de quatre tragedies nouvelles de l'Éditeur, Genève, chez J.-P. Bonnant, 1779[3]. Ĝi enhavas dek teatraĵojn de Pierre Corneille retouchées par Tronchin[4], 8 tragediojn de Tronchin (Les Commènes, Coriolan, Cornélie, mère des Gracques, Les deux Andronica, Louis I, prince de Condé, Marie Stuart, La princesse du Portugal kaj Terentia), unu estas de Jean de Rotrou kaj unu lasta de Pierre Du Ryer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Henry Tronchin, Le conseiller François Tronchin et ses amis Voltaire, Diderot, Grimm etc. d'après des documents inédits, Paris, E. Plon, Nourri et Cie, 1895.
  • Jean-Étienne Liotard, Portrait of Francois Tronchin[rompita ligilo], 1757.
  • R. Loche, Catalogue des collections de François Tronchin. In : Genava, 22, 1974, p. 1-217.
  • R. Loche, Jean-Étienne Liotard, peintre et collectionneur-marchand. In : Genava, 28, 1980, p. 183-213.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flávio Borda d'Água kaj François Jacob, Petite histoire des Délices : de la propriété de Saint Jean à l'Institut et Musée Voltaire, Genève, La Baconnière Arts, 2013, 56 paĝoj, isbn = 978-2-940462-04-9 rete, kolekto Les Belles Pages de la Bibliothèque de Genève, numero 10
  2. Barbara G. Mittman, Ambiguity and unresolved conflict in Diderot's theatre. In : Eighteenth-Century Studies, vol. 5 (1971-1972), n°2, p. 270-293
  3. J.-M. Quérard, La France littéraire ou dictionnaire bibliographique, Paris, Fimin Didot, 1838, tome 9, p. 560-561.
  4. Vidu inter aliaj: Eigenmann N., Cinna sans clémence ? La tragédie de Corneille « remise au théâtre » par Voltaire et Tronchin[rompita ligilo], XVIIe siècle 2004/4, n° 225, p. 747-755.