Fran Milčinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fran Milčinski
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1867 (1867-12-03)
en Lož
Morto 24-an de oktobro 1932 (1932-10-24) (64-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio vd
Familio
Edz(in)o Marija Krejči vd
Infanoj Frane Milčinski • Lev Milčinski • Breda Slodnjak vd
Profesio
Alia nomo Jakob Dolinar • Fridolin Žolna vd
Okupo verkistodramaturgoadvokatojuĝistojuristo • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fran MILČINSKI (3a de decembro 1867 – 24a de oktobro 1932), konata ankaŭ la plumnomo Fridolin Žolna, estis slovena advokato, juristo, verkisto kaj dramaturgo.

Li ekkarieris kiel helpojuĝisto en Škofja Loka, Radovljica, Litija kaj Brdo. En 1895 li translokiĝis al Idrija por du jaroj, kaj revenis al Ljubljana poste. En 1900 li iĝis administranto de la Provinca Teatro (nuna Slovenia Nacia Opera kaj Baleta Teatro) en Ljubljana, kaj poste laboris kiel juĝisto kaj sociala laboristo en la junularjustica sistemo ekde 1902 antaŭen.

Milčinski verkis tekstojn de humoro, satiro, porjunula literaturo kaj teatro. Liaj unuaj humoraĵoj estis publikigitaj en koletoj Igračke (1909) kaj Muhoborci (1912). En tiuj verkoj li primokis la slovenan burĝetaro kaj la burokrataron, kun la politikaj kaj kulturaj situacioj en kiuj li mem vivis. Liaj libroj Tolovaj Mataj kaj Ptički brez gnezda estis publikigitaj en 1917, kaj Gospodična Mici en 1930 en kiu li rimarkis miskondutojn en familia edukado, kaj avertas pri infanabandono.

Intermilite li publikigis humorajn kaj satirajn verkojn sub pseŭdonimo Fridolin Žolna. Multaj el liaj rakontoj estis publikigitaj postmorte en la ĉiumonata gazeto Žika, la porjunula Naš rod, en la novelaro Tolovaj Mataj, en Zgodbe skavta Petra, Humoreske in groteske ktp.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Lia satira rakonto kiu estas tradukita en esperanto Mortanoncoj (Parte), el “Humoreske in groteske” aperis in 1935, kaj en esperanto tradukiĝis en 1957 en Ljubljano fare de esperantisto Drago Kralj en kolektiva kolekto Tri satiroj kun verkoj el Branko Ĉopiĉ kaj Radoje Domanoviĉ.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fran Milčinski.
  • Igračke (1909)
  • Muhoborci (1912)
  • Mladih zanikrnežev lastni životopisi (1912)
  • Ptički brez gnezda (1917)
  • Gospod Fridolin Žolna in njegova družina (1923)
  • Dvanajst kratkočasnih zgodbic (1924)
  • Tokraj in onkraj Sotle in tam preko (1925)
  • Gospodična Mici (1930)
  • Butalci (1949)
  • Skavt Peter in dobra volja (1960)
  • Pravljice (1911)
  • Tolovaj Mataj in druge slovenske pravljice (1917)
  • Zgodbe kraljeviča Marka (1923)
  • Kratkočasna igra o prostoru za Prešernov spomenik (1904/1905)
  • Iz devete dežele
  • Volkašin (1913)
  • Mogočni prstan (1923)
  • Brat Sokol (1906)
  • Igračke (1909)
  • Muhoborci (1912)
  • Süha roba (1919)
  • Drobiž (1921)
  • Gospod Fridolin Žolna in njegova družina (1923)
  • Dvanajst kratkočasnih zgodbic (1923)
  • Tokraj in onkraj Sotle (1925)
  • Humoreske in groteske (1935)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]