Franka Potente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franka Potente
Germana aktorino
Germana aktorino
Persona informo
Naskiĝo 22-a de julio 1974
en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio, Germanio
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Otto Falckenberg School of the Performing Arts
Familio
Edz(in)o Derek Richardson
Amkunulo Tom Tykwer
Infanoj 2
Okupo
Okupo scenaristoverkisto • filmaktoro • filmreĝisorokantisto • voĉaktoro
vdr

Franka POTENTE [franka potente] (naskiĝis la  22-an de julio 1974(nun 1974-07-22) (49‑jara)) estas germana aktorino.

Franka Potente naskiĝis en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio. En la aĝo de 19 jaroj ŝi transloĝiĝis al Munkeno por studi aktoradon.

Ŝia kariero komenciĝis en nekutima loko: en la necesejo de Munkena drinkejo. Dum amuza vespero ŝi rimarkis, ke fremda virino konstante rigardadis ŝin. Post ioma tempo ŝi sentis sin malkomforta kaj volis forlasi la ejon, tamen decidis, unue iri al la necesejo. La fremdulino sekvis ŝin kaj montriĝis agentino serĉanta talentulojn. Post interparolado Franka Potente ricevis sian unuan rolon, en la filmo Nach fünf im Urwald - En praarbaro post la kvina.

Ŝi ĉesigis la studadon kaj prezentis rolojn en aro da pliaj filmoj, el kiuj aparte menciindas Lola rennt - Lola kuradas de 1998. Ekde 2001 ŝi ankaŭ sukcese aperas en usonaj produktaĵoj.

La nomo POTENTE (potenca en sudaj latinidaj lingvoj) ne estas pseŭdonimo, sed heredaĵo de itala praulo.

Filmaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.franka-potente.de (Germane) greke http://www.agentur-heppeler.de (Germane) greke http://www.franka-potente.org/ La retejo de admirantoj de Franka Potente (Angle)