Frederiko Vilhelmo (Saksio-Meiningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko Vilhelmo
Duko de Saksio-Meiningen
Persona informo
Friedrich Wilhelm von Sachsen-Meiningen
Naskiĝo 16-an de februaro 1679 (1679-02-16)
en Ichtershausen
Morto 10-an de marto 1746 (1746-03-10) (67-jaraĝa)
en Meiningen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Saksio-Meiningen vd
Patro Bernardo la 1-a de Saksio-Meiningen vd
Patrino Marie Hedwig of Hesse-Darmstadt vd
Gefratoj Elisabeth von Sachsen-Meiningen • Ernesto Ludoviko la 1-a de Saksio-Meiningen • Antono Ulriko de Saksio-Meiningen • Wilhelmine Luise von Sachsen-Meiningen vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Saksio-Meiningen
Dum 17431746
Antaŭulo Karlo Frederiko
Sekvanto Antono Ulriko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm von Sachsen-Meiningen (naskiĝis la 16-an de februaro 1679 en Ichtershausen, mortis la 10-an de marto 1746 en Meiningen) estis de 1743 ĝis sia morto duko de la Duklando Saksio-Meiningen, Germanujo, originante el la dinastio de la ernestidaj Wettinoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Friedrich Wilhelm estis filo de Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen) kaj de ties unua edzino Marie Hedwig (Hessen-Darmstadt). Pro mankanta regulo pri unuenaskiteco li ekrajtis post la patra morto en 1706 kunregadi. Laŭdire apenaŭ talentite kaj tute malmemstare li rezignis pri tiaj rajtoj en favoro de la ambicia kaj pli maljuna frato Ernesto Ludoviko la 1-a en 1707 kaj denove en 1717. Sed post ties morto en 1724 Frederiko Vilhelmo iĝis, kune kun duko Frederiko la 2-a de Saksio-Gotao-Altenburg kuratoro de la nevoj Ernesto Ludoviko la 2-a kaj Karlo Frederiko. Tiukuntekste li dependigis sin de la gotaa duko kaj cedis al li vole nevole multege da influo politika. Pluse lia pli juna duonfrato Anton Ulrich procesis pri la rajto de kunregado.

Post la morto de la nevo Karlo Frederiko en 1743 Frederiko Vilhelmo finfine iĝis duko. Ĉar post la morto de Karlo Frederiko ankaŭ regulado pri unuenaskiteco ekmalgravis, Frederiko Vilhelmo regadis kune kun la duonfrato Anton Ulrich. Post la seninfana morto de Frederiko Vilhelmo en 1746 regis la laste menciita, Anton Ulrich, eĉ sole. La malklaraj cirkonstancoj pri internaj kaj eksteraj aferoj damaĝis glatan politikan regadon en la tuta lando tamen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hannelore Schneider: Das Herzogtum Sachsen-Meiningen unter seinen ersten Herzögen. In: Verona Gerasch (Red.): Beiträge zum Kolloquium: 300 Jahre Schloss Elisabethenburg (= Südthüringer Forschungen. Bd. 27, ISSN 0585-8720). Staatliche Museen, Meiningen 1994, p. 12–19.
  • Ludwig Hertel: Meiningische Geschichte von 1680 bis zur Gegenwart (= Schriften des Vereins für Sachsen-Meiningische Geschichte und Landeskunde. Heft 47 = Neue Landeskunde des Herzogtums Sachsen-Meiningen. Heft 10). Gadow & Sohn, Hildburghausen 1904, interrete.