Fritita fromaĝo
El Vikipedio
Fritita fromaĝo (ĉeĥe: smažený sýr, slovake: vyprážaný syr) estas ĉeĥa kaj slovaka manĝaĵo, kiun oni preparas per fritado de farunita fromaĝo, plej ofte temas pri edamo aŭ ementalo, sed povas estis fritita ankaŭ kamemberto aŭ Hermelín. En ĉeĥaj kaj slovakaj restoracioj temas pri ofta (kaj iam eĉ unusola) manĝaĵo por vegetaranoj.
Fonto[redakti]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Smažený sýr en la ĉeĥa Vikipedio.