Fritz Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Lang (dekstre) kun kameraisto Curt Courant.

Fritz LANG (naskiĝis la 5-an de decembro, 1890, mortis la 2-an de aŭgusto, 1976) estis germana reĝisoro kaj scenaristo.

Naskiĝinte en Vieno, li komencis sian filmkarieron en Germanio kaj famiĝis pro ekspresionismaj mutfilmoj, kiuj brilis pro lertaj lumefektoj kaj ofte koŝmaraj kulisoj. Poste Lang lerte eluzis ankaŭ la sonteknikon: Ekzemple en la filmo M – eine Stadt sucht einen Mörder (= M – urbo serĉas murdiston) la murdisto daŭre fajfas la saman melodion.

En la jaro 1933 Fritz Lang elmigris al Usono. Lia filmo Das Testament des Dr. Mabuse (= La testamento de d-ro Mabuse), temanta pri krimeca personeco kies trajtoj parte similis al tiuj de Adolf Hitler, ĵus estis malpermesita en Germanio. En Hollywood Lang povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron. En 1956 li revenis al Germanio, sed la filmoj, kiujn li faris tie, ne plu rikoltis tiel grandan entuziasmon. Fritz Lang mortis en Losanĝeleso, Kalifornio.

Listo de filmoj

  • Der müde Tod (Germanio, 1921)
  • Dr. Mabuse, der Spieler (Germanio, 1922)
  • Die Nibelungen (Germanio, 1924)
  • Metropolis (Germanio, 1927)
  • Die Frau im Mond (Germanio, 1929)
  • M – Eine Stadt sucht einen Mörder (Germanio, 1931)
  • Das Testament des Dr. Mabuse (Germanio, 1933)
  • Fury (Usono, 1936)
  • You Only Live Once (Usono, 1936)
  • The Return of Frank James ([Usono, 1940)
  • Man Hunt (Usono, 1941)
  • Hangmen Also Die (Usono, 1943)
  • The Woman in the Window (Usono, 1944)
  • Rancho Notorious (Usono, 1952)
  • The Blue Gardenia (Usono, 1953)
  • The Big Heat (Usono, 1953)
  • Der Tiger von Eschnapour (Germanio, 1959)
  • Die Tausend Augen des Dr. Mabuse (Germanio, 1960) baziĝas je rakonto de Jan Fethke.

Bildaro


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj