M (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
M
Aktoro Peter Lorre en M.
Aktoro Peter Lorre en M.
Originala titolo M
Produktadlando Germanio
Filmita en Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 11-a de majo 1931
Daŭro 117 minutoj
Ĝenro filmo nigra
Kameraado Q77757
Reĝisoro(j) Fritz Lang
Produktisto(j) Seymour Nebenzal
Scenaro Fritz Lang
Thea von Harbou
Paul Falkenberg
Adolf Jansen
Ĉefrolantoj
Distribuo Vereinigte Star-Film GmbH
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

M, urbo serĉas murdinton (germane : M, eine Stadt sucht einen Mörder) estas 1931-a germana filmo direktita de Fritz Lang kaj verkita de li kaj lia edzino Thea von Harbou. Ĝi estis la unua sonfilmo de Lang, kvankam li direktis multajn filmojn antaŭe inkluzivante Metropolis. La ĉefrolanto, Peter Lorre, estis samtipigita kiel malheroo pro sia rolo kiel infano-murdisto.

M verŝajne estas bazita pri rakonto de reala seria murdisto, Peter Kürten, la "Vampiro de Düsseldorf". Liaj krimoj de la 1920-aj jaroj estis ankoraŭ aktualaj kiam la filmo eldoniĝis, kvankam Lang neis, ke li uzis tiun rakonton.

Resumo[redakti | redakti fonton]

"Germana granda urbo" - Berlino -, komence de la 1930-aj jaroj. Viro murdas knabinetojn, kiujn li antaŭe seksperfortis. La publika opinio emociiĝas, la polico ĉie enketas kaj interpelacias suspektigajn individuojn. La polica enketo ĝenas la mafion. Kontraŭ tiu neordinara murdinto, la mafiestroj alianciĝas kaj decidas haltigi lin. Samtempe kun la polico, ili utiligas iliajn retojn kaj aktive serĉas la murdinton, Franz Becker.