Fromaĝa surogato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉaĵoj de"fromaĝo" de sojo.

Ekzistas surogataj fromaĝoj aŭ pli bone dirite fromaĝaj surogatoj produktitaj ekzemple el sojlakto, rizolakto, migdalosukogisto, kiuj havas tute alian konsiston ol lakta fromaĝo; ĝenerale ili ne enhavas kazeinon. En kelkaj landoj, ekzemple en Eŭropa Unio, estas malpermesite vendi tiajn surogatojn sub la nomo "fromaĝo"[1].

Inter tiuj estas veganaj surogatoj de fromaĝo kaj lakto-produktoj kiel procezita fromaĝo, kiuj ne estas kvalifikitaj kiel veraj fromaĝoj. Tiuj manĝoj povas esti uzataj kiel surogatoj por la fromaĝo, aŭ kiel veganaj produktoj; aŭ kiel imitaĵoj, kiel por la produktoj uzataj en salatoj kaj por la prilaborado de picoj, por kio ĝenerale estas konfuzataj kun vera fromaĝo, sed ili havas diferencajn proprecojn kiel punkto por fando aŭ pli malaltaj prezoj kio faras ilin pli allogaj por la negocoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Utilisation de fromage analogue (Uzo de analoga fromaĝo) (ĉiuj EU-lingvoj). Eŭropa Parlamento. Alirita 2013-01-17.
  2. Andrés., Paula (29a de majo 2019). «Queso Vegano». Arkivigite je 2019-05-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de februaro 2018.