Funabaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funabaŝi
Japana nomo 船橋市
Loko de Funabaŝi
Loko de Funabaŝi en Ĉiba, Japanio.
kerna urbo de Japaniourbo de Japanio • urbego
Loko
Lando Japanio
Regiono Kanto
Gubernio Ĉiba
Municipokodo 12204-1
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 85,64 km²
Loĝantaro (1-a de aŭgusto 2008)
     Tute 590 632
     Denseco 6 900/km²
Koordinato 35° 41′ N 139° 58′ O / 35.683 °N, 139.967 °O / 35.683; 139.967 (mapo)Koordinatoj: 35° 41′ N 139° 58′ O / 35.683 °N, 139.967 °O / 35.683; 139.967 (mapo)
Simboloj
Arbo "Sazanka" (Camellia sasanqua)
Floro Sunfloro, “Kazaguruma”(Clematis patens)
Blazono de Funabaŝi
Blazono de Funabaŝi
Urbodomo de Funabaŝi
Urboestro Fuĝiŝiro Koŝiĉi
Adreso 〒273-8501
Minatocho 2-10-25
Telefononumero +81-47-436-2111
Oficiala retpaĝo: Urbodoma Retpaĝo
vdr

Funabaŝi (船橋市 [funabaŝi -ŝi]; Hepburn:Funabashi-shi ;Kunrei Hunabasi-si) estas la urbo, kiu situas en la nord-okcidenta parto de Gubernio Ĉiba. Ankaŭ ĝi situas najbare de la urbo Ĉiba, ĉefurbo de la samnoma Gubernio Ĉiba, kaj Tokio, japana nacia ĉefurbo. Funabaŝi estas la 2-a plejgranda urbo en Ĉiba gubernio, kaj la urbo estas la Kerna Urbo laŭ la Loka Aŭtonoma Juro.

Deveno de la nomo de Funabaŝi

Laŭ la legendo, kiam Jmato-Takeru, la princo de tre malnova Imperiestro (Ten-no), konkeris la orientan regionon de Japanio kaj venis tie ĉi, li vicigis ŝipojn (Fune, 船) kaj faris la ponton (haŝi, 橋) sur la ŝipoj por transiri riveron. Tiu tipo de ponto estas nomata 'funabaŝi', tial jen la loko estis nomata kiel nun.

Historio

  • 1937 Komencis urba aŭtonomio: la urbo unuiĝis urbeton Funabaŝi (船橋町), vilaĝon Jasakae (八栄村), urbeton Kacuŝika (葛飾町), vilaĝon Cukada (塚田村) kaj vilaĝon Hoden (法典村).
  • 1953 Aligis urbeton Ninomija (二宮町).
  • 1954 Aligis vilaĝon Tojotomi (豊富村).
  • 1983 Superas la loĝantaro pli ol 500 000.
  • 2003 Fariĝis la kerna urbo.

Transporto

Fervojoj

9 fervojaj linioj kaj 37 stacioj troviĝas en Funabaŝi. Nome, okcidenta-orientaj linioj disetendiĝas. Ĉar Tokio situas okcidente de Funabaŝi, kaj multaj homoj kaj aĵoj moviĝas inter ambaŭ 2 partoj.

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Funabŝi estas

Eksteraj ligiloj