Fusilo Dreyse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gewehr M.41
Zuendnadelgewehr.jpg
Bazaj informoj
Lando Prussian standard.jpg Prusia Reĝlando
Speco unupafa pafarmilo
Historio
Prototipo 1838 - 1840
Seria produkto 1840 - ??
Teknikaj datenoj
Kalibro 15,43 mm
Kartoĉa zono {{{zono}}}
Dimensioj
Longeco 1422 mm
Longeco de paftubo 964 mm
Pezo de
armilo 4,08 kg
aldona ekipo {{{pezo de aldona ekipo}}}
Aliaj
Rapideco de komenca ekpafo 290 m/s
Praktika kadenco 10 – 12 pafoj / minuto
v  d  r
Information icon.svg

Fusilo tipo Dreyse (germane: Zündnadelgewehr, t.e. pinglo-prajma pafilo) estis grava revolucio en la batalarmiloj, ĉar estis la una pafilo ŝargebla tra la eksplodujo. La ĝistiamajn pafilojn oni devis ŝargi tra la ekstremo de la paftubo, kio estis longa, komplika (ĝis la invento de la unuaj kartoĉoj kun Fusilo Enfield en 1853), kaj postulis, ke la pafisto staru dum la manipulado, kio elmetis lin je la vido, kaj pafoj, de la malamiko. Fusilo Dreyse ebligis al la pafisto kuŝi dum ŝargado, kaj en la tempo, dum kiu la antaŭaj fusiloj pafis unu pafon, ĝi pafis 6! En la Prusa-aŭstria milito de 1866 la prusa armeo disponis je tiu nova fusilo, la aŭstroj je la tradiciaj. La rezulto de la milito tute ne estis miriga. Tiu ĉi armilo do rolis grave en la eŭropa historio, ebligante la unuigon de Germanio far Prusujo (kaj sen Aŭstrio).

La inventinto estis Johann Nikolaus von Dreyse (1787—1867). Dreyse estis nobeligita en 1864.

La Dreyse-fusilo havis tamen malvirtojn. Ĝi estis uzita plu en la Franca-Prusa Milito de 1870, sed poste ĝi estis anstataŭita de plibonigitaj tipoj.

Teĥnikaj detaloj:

  • tubradiuso: 15,4 mm
  • pezo: 4,615 kilogramoj
  • ŝargo (nigra pulvo): 4,8 gramoj
  • kuglo (el plumbo): 31 gramoj
  • frekvenco: 10 – 12 pafoj / minuto
  • rapideco de kuglo ĉe tub-eliro: 305 metroj/sekunde
  • efika pafdistanco: 600 metroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]