Géza Baintner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Baintner
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1892 (1892-10-27)
en Kluĵo
Morto 10-an de aŭgusto 1980 (1980-08-10) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Familio
Patro Hugó Baintner
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Géza Baintner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baintner Géza estis hungara fizikisto, profesoro. Lia patro estis Hugó Baintner, lia avo estis János Baintner.

Géza Baintner [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1892 en Hungara reĝlando en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). Li mortis la 10-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Baintner forlasis sian naskiĝurbon pro Traktato de Trianon kaj translokiĝis al Budapeŝto. Li laboris en universitata fizika instituto apud Károly Tangl kaj István Rybár. Li esploris kaj ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto kiel docento. Li restis plu en la universitato ankaŭ dum la socialismo. Li verkis valorajn studentajn lernolibrojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pócza-Baintner jegyzet - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.