Géza Berczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Berczy
Géza Berczy en la 1930-aj jaroj
Géza Berczy en la 1930-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de marto 1902(nun 1902-03-06)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 8-an de oktobro 1963
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Géza Berczy [berci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berczy Géza estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo eble estis Ostermann.

Géza Berczy [1] naskiĝis la 6-an de marto 1902 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Berczy (kiel infana aktoro) ricevis gravan rolon en muta filmo en 1917. Post 3 jaroj li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian plenkreskan aktoran karieron en 1920 en Teatro de Újpest. Inter 1921 kaj 1924, 1925–1926, 1937-1940, 1944–1946 li apartenis al Gaja Teatro, en 1924 al Teatro Renaissance, inter 1927–1928 al Operetoteatro (Budapeŝto), poste al Nova Teatro (Budapeŝto), en 1930 kaj 1938 al Teatro Magyar, ekde 1931 al Teatro Belvárosi, ktp. Li finis sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) (1953-1956). Li pensiuliĝis en 1959. Li mortis en la Hungara Televizio. Li estis kolektanto de teatraj, cirkaj, kabaredaj memoraĵoj. Li edziĝis plurfoje.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]