Géza Grünwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Grünwald [grunvald], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grünwald Géza estis hungara matematikisto. Géza Grünwald [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de septembro 1942 en nekonata loko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Grünwald devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, kie li estis talenta lernanto, sed li longe malsaniĝis. Li apenaŭ povis fari abiturienton en 1929, poste li plulernis en Italio, fine ekde 1931 en Scienca Universitato Ferenc József. Li doktoriĝis en 1935, en la sekva jaro li akiris pedagogian diplomon. En 1937 li ricevis matematikistan postenon en fabriko en Budapeŝto. En la sekva jaro li edziĝis baldaŭe havanta filinon. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, kie li mortis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über Divergenzerscheinungen der Lagrangeschen Interpolationspolynome stetiger Funktionen (1936)
  • Über einem Faberschen Satz (1938) – kun Pál Erdős
  • A Hermite féle interpolációról (1941)
  • On the theory of interpolation (1943)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1951 memorpremio "Grünwald Géza" [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]