Gagnoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gagnoa estas grandurbo kaj ĉefdiocezo en Ebur-Bordo, en la samnona departemento.

Mapo pri Ebur-Bordo, kie Gagnoa estas trovebla en la suda parto

Bazaj informoj

Geografio

Gagnoa situas sur montetaro en la suda sekcio de la lando. Daloa troviĝas 39, Jamusukro 110, Abiĝano 282 km.

Historio

En Gagnoa en 2005 soldatoj alvenis el Bangladeŝo por certigi la prezidantelekton. En la urbo precipe beteoj vivas.

Ekonomio

Farmaciejo en Gagnoa

Gagnoa situas en agrikultura regiono, kie oni kultivas maniokojn, kakaojn, maizojn, rizojn, kafojn.

Klimato

Gagnoa situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1391 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.

Trafiko

Gagnoa havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Divo kaj Daloa, krome estas malpli gravaj regionaj vojoj.

Vidindaĵoj

Famuloj

Fontoj