Galateo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Galateo.
Galateo
Natura satelito de Neptuno (VI)
Galatea moon.jpg
Oficiala nomo Neptuno VI[1]
Aliaj nomoj S/1989 N 4
Historio
Malkovrintoj Voyager Science Team[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
julio 1989[1]
Kosmoesplorilo Voyager 2[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso (61 953 ± 1) km
Discentreco 0,00004 ± 0,00009
Klinangulo 0,052±0,011° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 0,06° (rilate al la loka ebeno de Laplace)
Periodo 0,42874431 ± 0,00000001 tagoj
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
(204×184×144 ± 10) km
176 ± 8 km (averaĝe)
Maso
- Denso
(2,12 ± 0,08) × 1018 kg
(0,75 ± 0,1) × 103 kg/m3
Rotacia periodo Supozeble kaptita
Aksa kliniteco Supozeble 0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~51 K (supozeble)
Geometria albedo 0,08
v  d  r
Information icon.svg

Galateo estas la kvara plej interna natura satelito de la planedo Neptuno, post Najado, Talaso kaj Despino. Ĝi estis malkovrita dum julio 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La satelito ricevis sian nunan nomon omaĝe al Galateo, nimfo kaj nereidino laŭ la helena mitologio.

Ĝi ricevis sian nunan nomon la 16-an de septembro 1991; antaŭe, ĝi estis ricevinta la provizoran nomon S/1989 N 4.

Galateo posedas neregulan formon, kaj ĝin ne karakterizas ajna geologia aktiveco; temas supozeble pri tutsimpla amaso da eroj el la originaj satelitoj de Neptuno, kies orbitoj grave ŝanĝiĝis post la eniro de Tritono en la neptunan lunaron pro gravita kapto.

La galatea orbito, samkiel tiu de la plej internaj satelitoj Najado kaj Talaso, preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon.

Galateo ŝajnas esti paŝtluno de la ringo Adams, kiu situas mil kilometrojn ekster ties orbito. Resonanco je la rilato de 42 al 43 estas la plej verŝajna kaŭzo kiu estigas arkojn en la ringo. La mason mem de Galateo eblas taksi ĉefe per analizo de ties perturba efiko je la ringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)