Gema Galgani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gema Galgani
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1878 (1878-03-12)
en Capannori,  Reĝlando Italio
Morto 11-an de aprilo 1903 (1903-04-11) (25-jaraĝa)
en Luko,  Reĝlando Italio
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo monaĥino
vdr

Gema Galgani (en itala Gemma Galgani), (n. Camigliano, 12-a de marto de 1878 - m. Lucca, 11-a de aprilo de 1903), estis mistika itala junulino rilata al la ordeno de pasionistoj. Ŝi orfiĝis june kaj devis labori, al kio sin dediĉis sen atenti la pretendantoj kiuj volis rilati al ŝi, ĉefe pro ŝia beleco. Laŭdire ŝi suferis la samajn vundojn kiel Kristo en la kruco, vidis anĝelojn kaj vivis kelkajn miraklojn. Oni konsideras ties figuron en kelkaj lokoj de Sudameriko, ekzemple en Ĉilio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenis de plurinfana familio de apotekisto. Post morto de la patrino (1886) prizorgis infanojn de konata apotekisto (orfigita kun sep gefratoj en 1897). La 8-an de decembro 1899 dum solenado de Senmakula koncipiĝo votis virgecon.

Malsanoj malebligis al ŝi eniri al kongregacio de monaĥinoj. Sur ŝia korpo aperis vundoj, ankaŭ inflamo de ostoj kaj osta medolo. Ŝi konversaciis kun Jesuo kaj Dipatrino pri senkulpigita sufero. Lastaj 4 jaroj de la vivo pasigis en familio Giannini. Mortis antaŭvesperon de Pasko.

Beatigita la 14-an de majo 1933 de papo Pio la 11-a. Pio la 12-a kanonizis ŝin en Baziliko Sankta Petro en Vatikano la 2-an de majo 1940. Ŝi estis unua sanktulino mortinta kaj sanktigita en la 20-a jarcento. Kaŭzo de la agnosko pri ŝia sankteco estis konscia, silenta akcepto de la sufero.

Atributo de la sanktulino estas lilio, kaj ŝia liturgia rememoro estas celebrata en ĉefdiocezo de Lucca kaj en kongregacioj la 16-an de majo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj de la sankta Gema Galgani:

  • Aŭtobiografio. Tagĵurnalo, Fondaĵo Viva Vorto, Varsovio 2013.
  • Konversacioj kun Jesuo. Diversaj skribaĵoj (en preparo)

Biografioj:

  • E. Zoffoli, Święta Gemma Galgani. Życiorys i modlitwy, (Sankta Gema Galgani. Vivo kaj preĝoj). Verbinum, Varsovio 2012.