Geoffrey Hinton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geoffrey Hinton
Persona informo
Geoffrey Hinton
Naskiĝo 6-an de decembro 1947 (1947-12-06) (76-jaraĝa)
en Wimbledon
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kanado vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kanado vd
Alma mater Universitato de EdinburgoKing's College vd
Familio
Patro H. E. Hinton vd
Profesio
Okupo komputosciencisto • artefaritinteligenca sciencisto • universitata instruisto vd
Laborkampo profunda maŝina lernado • maŝina lernado vd
Doktoreca konsilisto H. Christopher Longuet-Higgins vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Geoffrey Everest HINTON (6-an de decembro 1947) estas brita-kanada kogna psikologo kaj komputosciencisto, plej konata pro sia laboro pri artefaritaj neŭraj retoj. Hinton, kune kun Yoshua Bengio kaj Yann LeCun, estas konsiderita pioniro en profunda lernado[1]. Profunda lernado (angle Deep learning) estas unu el multaj metodoj de maŝinlernado bazita sur artefaritaj neŭraj retoj. La plej altnivelaj voĉrekonaj teknikoj baziĝas sur neŭraj retoj.

De 2013 ĝis 2023 li estis dungita alterne por Google LLC (Google Brain) kaj la Universitato de Toronto.

En majo 2023, li publike anoncis sian foriron ĉe Google, citante zorgojn pri la riskoj de artefarita intelekto kaj AI-teknologio[2] kaj esprimis timojn pri vetkuro inter Google kaj Mikrosofto[3]. Hinton klarigis, ke AI-babilrobotoj havas la kapablon lerni kaj kunhavigi scion memstare. Ĉi tio signifas, ke ĉiufoje kiam iu kazo ricevas novajn informojn, ĝi estas aŭtomate dividata kun la tuta grupo. Kiel rezulto, AI-babilrobotoj kapablas amasigi scion multe preter la kapabloj de individuo[3].

AlexNet, dizajnita en kunlaboro kun liaj studentoj Alex Krizhevsky kaj Ilya Sutskever por la ImageNet-defio, (2012) estis sukceso en la kampo de bildrekono.

Facile kompreneblaj enkondukoj al lia scienca laboro troveblas en liaj artikoloj en Scientific American de 1992 kaj 1993.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li estis premiita kune kun Bengio kaj LeCun per la Premio Turing en 2018 kune kun Yoshua Bengio kaj Yann LeCun.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Lee, Kai-Fu (2018). AI Superpowers: China, Silicon Valley, and the New World Order. Boston: Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 9781328546395
  2. (de) Patrick Beuth: (S+) KI-Pionier Geoffrey Hinton warnt jetzt vor seiner eigenen Schöpfung. En: Der Spiegel. la 2-an de majo 2023, ISSN 2195-1349
  3. 3,0 3,1 (en) Cade Metz: ‘The Godfather of A.I.’ Leaves Google and Warns of Danger Ahead. En: The New York Times. la 1ân de majo 2023, ISSN 0362-4331
  4. (en) G.E. Hinton, A.M. Turing Award Laureates

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sora (artefarita intelekto)

Artefarita intelekto

Sam Altman

Pieter Abbeel